Esperanto en hašekologia konferenco

Margit Turková partoprenis konferencon pri la fremdlingvaj tradukoj de Jaroslav Hašek kaj prezentis tie tradukojn al Esperanto.


Okaze de la 100-a datreveno de la fondo de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo, okazis haŝekologia konferenco la 9-an de junio 2011 en la K-centro de Unio de Interpretistoj kaj Tradukistoj en Prago. La konferenco okazis kunlabore kun Ambasado de Pola Respubliko en Prago kaj kun la loka oficejo de Ĝenerala Direkcio por Tradukoj de Eǔropa Komisiono.

La konferencon partoprenis sesdeko da ĉeĥaj interpretistoj kaj tradukistoj kaj ili aǔskultis prelegojn pri la ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek (1883–1923), pri lia ĉefa verko „Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito“ kaj pri Partio de modera progreso en la limoj de leĝo, fondita de Hašek.

La konferencon salutis la nepo de la verkisto Inĝ. Richard Hašek, kiu emfazis la ĉefan sloganon de la partio: „En kiom da partioj vi membras, tiom da homoj vi valoras“.

Poste sekvis fakaj prelegoj de eminentaj eksterlandaj haŝekologoj: Prof. Antoni Kroh, verkisto kaj tradukisto, aǔtoro de la plej nova traduko de Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk en la polan lingvon, Prof. D-ro Jacek Baluch, literatur-historiisto, tradukisto, prezidanto de Pola-ĉeĥa scienca societo, membro de la pola kaj de la ĉeĥa PEN-kluboj, tradukinto en la polan de Historio de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo, Prof. Sergio Corduas, estro de katedro de la ĉeĥaj lingvo kaj literaturo en la venecia universitato Ca´Foscari, fekunda tradukanto de ĉeĥaj literaturaĵoj en la italan, PhD-ro Radko Pytlík, CSc., pri Ŝvejk kiel artisma bildo. Iliaj prelegoj estis tre valoraj kaj interesaj, ofte humuraj.


Sekvis prelego de Inĝ. Margit Turková pri tradukoj de la verkoj de Hašek en Esperanton. Ŝvejk estis esperantigita trifoje, la unua traduko aperis en 1934 en Parizo, eldonis ĝin SAT kaj tradukis Jaroslav Štádler. Temas pri 10 ĉapitroj el la unua volumo. La duan tradukon faris Oldřich Kníchal, sed el ĝi aperis nur unu ĉapitro „Ŝvejk soldatiĝas“, kiun envicigis W. Auld en la Novan Esperantan Krestomation. Kaj fine la trian kompletan tradukon fare de Vladimír Váňa kun ilustraĵoj de Josef Lada en unu volumo (712 paĝoj) eldonis en la j. 2004 la Esperanta eldonejo KAVA-PECH de Petro Chrdle. La sama eldonejo jam en 1994 eldonis kolekton de rakontoj de J. Hašek „Ne nur soldato Ŝvejk“; la kolekton redaktis M. Malovec, kiu ankaǔ tradukis duonon de la rakontoj, aliajn tradukis J. Patera kaj aliaj. La prelegon M. Turková finis per konstato, ke elstara japana esperantisto Kurisu Kei mem ellernis la ĉeĥan lingvon kaj japanigis kaj la romanon pri Ŝvejk, kaj la rakontojn pri la Partio de modera progreso en la limoj de leĝo rekte el la ĉeĥa lingvo. Ĉe la tradukado de tiu ĉi lasta verko al Kurisu Kei liaj ĉeĥaj korespondantoj helpis klarigi multajn neklarajn ĉeĥajn frazeo-logiaĵojn kaj tiel ankaǔ ĉi-kaze Esperanto helpis. La prelegoj aperos kiel krom-kajero de la faka tradukista revuo ToP.

Jiří Patera, -mima-


  • publikita 15. 9. 2011
  • 1216 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024