Videoinvitoj al UK kaj IJK 2014

Kiel vi supozeble scias, sekvontjara Universala Kongreso okazos 26.7.-2.8.2014 en Bonaero (Argentino) kaj Internacia Junulara Kongreso okazos en Fortalezo (norda parto de Brazilo). Ni invitas vin spekti 3 filmetojn, interesajn espereble sendepende ĉu vi mem planas vojaĝi al Sudameriko aŭ ne!

La unua estas bonkvalite farita 16minuta TURISMA FILMO PRI ARGENTINO. Sendube vi ekscios tie pri la lando multon, kion vi ankoraŭ ne sciis kaj povos ĝui perokule ĝiajn belaĵojn!

Jen estas La unuaj pli detalaj informoj pri 99-a UK 2014 en la UEA-retejo.


La dua estas mallonga REKLAMFILMO PRI LA 70-A IJK EN BRAZILO.


La tria estas VIDEOPOŜTKARTO PRI LA KONGRESURBO FORTALEZO.

La 70-a IJK okazos laŭinforme post la monda ĉampioneco pri futbalo en Brazilo – (t.e. post 13.7.2014)  – preciza dato ankoraŭ fiksotas kaj pli precizaj informoj preparatas.

padv


  • publikita 17. 9. 2013
  • 907 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020