Nova Esperanto-klubo naskiĝas

Konata verkisto, diakono kaj psikiatro d-ro Max Kašparů, kiu estas i.a. relative novbakita, sed sendube tre entuziasma kaj aktiva esperantisto, ĝuste nun fondas novan Esperanto-klubon en Pelhřimov.

Ĝiaj membroj baptonomis la klubon MONTETARO (ĉar la urbo situas en regiono Vysočina, t.e. Bohemia-moravia montetaro). Ĉeĥa Esperanto-Asocio sincere gratulas kaj deziras al MONTETARO multe da elano, bonaj ideoj, sukcesoj kaj ĝojo pro novaj aktivecoj kaj ligitaj kontaktoj!

D-ro Kašparů prezentos sian klubon kaj sian libreton „Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj“ (kiun en E-traduko de Marek Blahuš ĵus eldonis eldonejo KAVA-PECH) la 11-an de decembro kadre de amika diskuto kaj aŭtogramiado dum la tradicia Antaŭkristnaska renkontiĝo en la sudbohemia urbo Písek.

pd


  • publikita 14. 9. 2010
  • 1230 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020