Mortis Eli Urbanová

La 20-an de januaro 2012 en Armea Hospitalo en Prago forpasis Eli Urbanová, tutmonde fama esperantlingva poetino, honora membrino de UEA kaj ĈEA, eksa akademianino.

Ŝi naskiĝis la 8-an de februaro 1922 en ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj post abiturientiĝo en 1941 ŝi instruis pianon kaj violonon en privata lernejo de Ŝtefo Urban. En 1942 ili geedziĝis, en 1955 divorcis kaj Eli transiris al popollernejo. En 1965 ŝi fariĝis edukistino de junularo. En 1975 ŝi eldonis ĉeĥlingvan pedagogian helpilon por edukistinoj.

En 1940 librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian ĉeĥlingvan poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub pseŭdonomo Eliška Doubravská. Ĝi estis ŝia unua poezia provo.

En 1942 Eli kaj Štefo akompanis muzike aktoron Karel Höger kiu informis ilin pri Esperanto, ĉar li antaŭ la milito aktoris en Verda Stacio de Brno. Sed nur en 1948 ili ambaŭ esperantistiĝis, en 1949 aliĝis al EK Praha kaj 1950 ekzameniĝis pri lingvo-scio. Tiam ili komencis verki esperantlingve.

Inter la jaroj 1952–1977 Eli Urbanová estis 10-foje premiita en diversaj belartaj konkursoj.
En 1956 Julio Baghy vizitis Pragon, ili interkonatiĝis kaj rezulto estis poemaro Nur tri kolorojn (1960) eldonita de Stafeto en Kanariaj insuloj kun antaŭparolo de Baghy.
En 1969 ŝi instruis Esperanton en Barlastono kaj gvidis kurson por komencantoj en la gazeto Pionýrská štafeta (Pionira stafeto, gazeto por geknaboj).


Sekvis poemaroj El subaj fontoj (ĈEA, 1981), Verso kaj larmo (Iltis, 1986), Vino, viroj kaj kanto (Fonto, 1995), Peza vino / Těžké víno (KAVA-PECH, 1996, enĉeĥigis Josef Rumler), El mia buduaro (Fonto, 2001), Rapide pasis la temp' (KAVA-PECH, 2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro (KAVA-PECH, 2007). Ŝia sola romano Hetajro dancas (Fonto, 1995) estas aŭtobiografia kaj ricevis premion OSIEK en 2001. 

En 2003 okazis en Prago Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK Intimaj temoj en Esperanto-beletro inspirita de ŝia verkaro kaj ankaŭ parte dediĉita al ŝiaj vivo kaj beletro. Aperis prelegaro samnoma (KAVA-PECH, 2005) kun ŝia detala biografio.

En la jaroj 1986–1995 ŝi estis membrino de Akademio de Esperanto . En 1990 ŝin akceptis ankaŭ ĉeĥa verkista asocio Obec spisovatelů. Honoran membrecon de ĈEA ŝi ricevis en 1982, de UEA en 1996.

Ŝia forpaso estas por la tutmonda esperanta kulturo sentebla perdo. Nia morala devo estas teni en konscio de geesperantistoj vivan rememoron pri ŝia elstara personeco kaj ŝia mirinda verkaro, plena de pasio kaj nekutima malfermeco en pritrakto de intimaj temoj (en plej larĝa senco de la vorto)..

Sube vi povas elŝuti ekzemplerojn de pluraj ŝiaj poemoj (en Esperanta originalo kaj ĉeĥa traduko). En la Literatura retejo de Don Harlow legeblas pluaj ŝiaj poemoj. ekz: Ami, Anstataŭ dormi, En sonĝo nur, Ho, tagoj dolĉ-amaraj, Tuko, Rigardo tra la fenestro kaj rakonto Kiel vera paĉjo (rememoro pri Julio Baghy).

En tiu ĉi ligilo vi povas aŭskulti ŝian poemaron Verso kaj larmo en deklama prezento de la konata ĉeĥa aktorino Eva Seemannová.

Krome ni rekomendas por legi eseon de Sten Johansson Bohemia amoro, premiitan ĉe Belartaj konkursoj 2005, kiu komparas aŭtobiografiajn romanojn Hetajro dancas de Eli Urbanová kaj La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ.

Tristan informon pri la forpaso de Eli Urbanová raportis ankaŭ Gazetaraj komunikoj de UEA n-ro 442, interreta bulteno Libera folio kaj retejo La Balta Ondo.

teksto Miroslav Malovec, prilaboro kaj ligiloj Pavla Dvořáková


Soubory
doc El verkaro de Eli Urbanova.doc (40.5 kB)

  • publikita 23. 1. 2012
  • 1039 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020