Tutjara humuro-ekspozicio en la Muzeo de Esperanto

Tutjara ekspozicio de Esperanto-humuro el la verkaro de la konata ĉeĥa desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak estis inaŭgurita la 12-an de junio en Muzeo de Esperanto en Svitavy.

Post solena malfermo, okazinta kadre de la aranĝo Muzea nokto, kune kun bapto de la ĉeĥlingva versio de la lernolibro „Esperanto per rekta metodo“ de Stano Marĉek (eldonita de KAVA-PECH), okazis ankaŭ figurarta ateliero por infanoj „Desegnado kun Pavel Rak“.

Pavel Rak estas longjara esperantisto, kiu per siaj desegnaĵoj riĉigis vicon da E-libroj kaj gazetoj (vidu informojn en Vikipedio).

Fotogalerion el la inaŭguro vi povas trarigardi ĉi-tie kaj fotaĵojn de la DESEGNITA HUMURO mem ĉi-tie.


La ekspozicio estos vizitebla ĝis la sekva Muzea nokto en junio 2011.

Kelkaj el la ekspoziciataj spritaĵoj kaj multaj aliaj troviĝas ankaŭ en la kvarlingva publikaĵo „Pavel Rak – Desegnita humuro“, kiun eblas aĉeti rekte en la muzeo aŭ ĉe la eldonejo KAVA-PECH.


La urbo Svitavy, situanta norde de Brno en pitoreska pejzaĝo de Bohemia-moravia limlando, i.a. naskiĝurbo de Oskar Schindler, estas sendube vizitinda per si mem (vidu la E-lingvan retpaĝaron de la urbo ĉi-tie).

En la proksimeco situas renesanca urbeto Litomyšl, troviĝanta sur la UNESKO-listo, kaj aliaj vidindaĵoj.

Ebleco de favorpreza tranokto en romantika turo de la E-muzeo mem, rekte en la historia urbocentro. Ni pretas helpi vin aranĝi vian restadon.

Info: muzeagrupo@esperanto.cz

  • padv-

  • publikita 16. 6. 2010
  • 1131 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020