Videoj el la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lille

Kun plezuro ni peras al vi ligilojn al interesaj videoj el la programo de la jubilea 100-a Universala Kongreso, okazinta en Lille. La videoj troviĝas sur la kanalo de Germana Esperanto-Asocio ĉe Youtube.

Solena malfermo – himno de Esperanto

Alparolo de la alta protektanto Frédéric Cuvillier

Bonveniga alparolo de la LKK-prezidanto

Podia kun tri generacioj Zamenhofaj – Mark Fettes (prezidanto de UEA), Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kun sia filino Margareta Zaleski-Zamenhof kaj ŝia filo Pierre; dua parto ĉi-tie

Humprey Tonkin – La arto arte paroli (4parta prelego, sekvaj klakeblas en Youtube en la dekstra kolumno)

Kristin Tytgat – Kiel pardonpeti en Esperantujo? – Kadre de Kleriga Lundo (4parta prelego, sekvaj klakeblas en Youtube en la dekstra kolumno)

Kantateliero kun la grupo KAJTO (9parta video, kun tekstoj de la lernataj kantoj)

Fragmento el Internacia Arta Vespero – du junaj fratoj, Csabi kaj Bálint Slezák el Hungario, ambaŭ Esperanto-denaskuloj, muzikantaj kune (piano, tamburoj), akiris dum al kongreso la unuan premion

Solena fermo kaj flagotransdono – Emociplena parolado de la LKK-prezidanto Xavier Dewidehem (resumanta la programon) dum la fermo de la 100a UK en Lillo. Je la fino venas Petro Baláž por komenci sian edziĝpeton ☺.

Ligilo al Oficiala retejo de la kongreso

UEA-prezidanto Mark Fettes parolas dum la solena malferma ceremonio


Ni esperas, ke alŝutitaj videoj el aliaj programoj kreskos. Se vi trovos interesan ligilon, ne hezitu ĝin aldoni en la komentarioj!


Filmoj el aliaj kanaloj:

Kompleta video el la solena malfermo de la kongreso.

Lillo: kongresa urbo 24-minuta prezento de la urbaj vidindaĵoj

Temperamenta koncerto de ZHOU MACK & LA FEVE's

Televida riporto pri la kongreso en la regiona televido


Pavla Dvořáková (-padv-)


  • publikita 12. 8. 2015
  • 1044 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020