Esperanto prezentiĝis ĉe Semajno de Volontulado

Merkrede la 2-an de novembro Esperanto prezentiĝis en Prago dum Semajno de Volontulado. Ĝi okazis kadre de Eŭropa Jaro de Volontulado, kiun deklaris EU. La prezentadon gvidis Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) kunlaborante kun aliaj E-kluboj en Ĉeĥio.

De maldesktre Petrik, Drahotová, Hruška, Mrázek, Závodská a Tomeček dum prezentado

Al la vizitantoj Esperanto prezentiĝis ne nur kiel lingvo, sed ankaŭ kiel praktika komunikilo. Spektebla estis ekzemple la filmo Esperanto estas…, kiu montras, por kio eblas uzi Esperanton – kaj uzeblas vere ĉie. :-) Ekde scienco, tra literaturo ĝis amuziĝo.

Montritaj estis ankaŭ kelkaj libroj kaj gazetoj en Esperanto, interesiĝantoj povis plenigi testeton de konoj de Esperanto kaj esperantaj realaĵoj. Ĉar la kvizo enhavis ankaŭ facilan gramatikan ekzercon, povis la vizitintoj mem konvinkiĝi, kiel rapide Esperanto lerneblas.

Prezentita estis ankaŭ nova konkurso, kiun ĈEJ organizas, kaj en kiu eblas por ellerno de Esperanto gajni partoprenon ĉe internacia E-aranĝo eksterlande.

Transprenita de http://mladez.esperanto.cz/?…


  • publikita 5. 11. 2011
  • 1069 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024