Du ofertoj de volontulado per esperanto

Kvankam ne multas laborofertoj per esperanto, tamen eblas trovi laboron per esperanto. Per tiu ĉi aktualaĵo ni ŝatus informi vin pri du eblecoj de volontulado per esperanto. Unu estas de Pollando, dua el Francio.

Volontulado en Pollando

Ĉu vi estas junulo (18–30-jara) kaj civitano de Eŭropa Unio?

Ĉu vi volas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj?

Ĉu vi volas dum 9 monatoj loĝi en la urbo de Ludoviko Zamenhof? Kaj ekkoni multkulturan regionon Podlaĥio?

Ĉu vi konas Esperanton je almenaŭ baza nivelo kaj deziras plibonigi ĉi tiun konon?

Se viaj respondoj estas jesaj, aliĝu ĝis la unua de aŭgusto per https://espero.bialystok.pl/…-bjalistoko/ kaj se vi sukcesos, vi volontulos de oktobro por Białostockie Towarzystwo Esperantystów Bjalistoka Esperanto-Societo

Dank al tio, ke tiu ĉi projekto estas inter la projektoj de Eŭropa Volontula Servo (EVS), vi havos pagitan vojaĝbiletojn el via loĝloko al Bjalistoko kaj reen, loĝadon kaj aldone vi ricevos poŝmonon kaj monon por manĝado!

Volontulado en Francio, Tuluzo

Alia ebleco estas ebleco iĝi volontulo en Francio, konkrete en esperanta centro en Tuluzo! Kondiĉoj estas jenaj:

  • aĝo de 18 ĝis 25 jaroj
  • minimume la nivelon B1 en esperanto (kun aŭ sen atestilo), kaj interesiĝo pri Esperanto kaj ties movado
  • esti civitano de la Eŭropa Ekonomia Areo
  • oni pretas helpi pri diverstipaj projektoj

Via volontulado estos finance kovrita de la franca ŝtata programo kaj ankaŭ de Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo. Via monata kompens-mono estos 570 €. La volontulo agados po 24 horojn ĉiusemajne dum 8 monatoj. Entute estas 3 liberaj lokoj, do aliĝu pere de paĝo http://www.esperanto-midipyrenees.org/…/dossier.php?… ĝis la 5-a de aŭgusto. Sur la paĝo vi trovos kontakton al Marion, kiu zorgas ĝuste pri volontuloj. -mir-


  • publikita 30. 7. 2018
  • 318 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Petr Diblík

#1 Petr Diblík

Mojose! Bedaŭrinde mi estas tro maljuna por tio. Se mi ne estus, mi tuj aliĝus…

před rokem

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020