Feria invito al Suda Bohemio

Dum via somera libertempo en (aŭ proksime al) Sudbohemia regiono nepre ne evitu kvietetosan urbeton Netolice, ofertantan al esperantistaj gastoj interesajn turismajn informojn kaj servojn .....

En Esperanto-versio funkcias oficialaj retejoj de

La urbo Netolice kaj Arkeoparko Netolice, por biciklemuloj kaj piedturistoj sendube estos interesa filmo Biciklovagoj tra la mikroregiono Netolice kun Esperanto-subtekstoj.

Enirpordego de la kastelo Kratochvíle

Nur 3 km for de la urbeto troviĝas ĉarma kastelo Kratochvíle (italstila belvedero, unika norde de Alpoj, ĉirkaŭita de akvoĝardeno kaj ekipita per originaj renesancaj instalaĵoj donantaj perfektan etoson de la fino de la 16-a jarcento).

Ĉi-tie rigardeblas originala mallonga filmo pri Kratochvíle en Esperanto (filmado, teksto kaj voĉo Vladimír Türk).

Unu el la posedantoj de la kastelo estis ankaŭ nobelo Petro Vok (1539–1611), unu el la plej rimarkindaj personecoj de la (ne nur renesancepoka) ĉeĥa historio.

Ĉi-tie spekteblas profesia dokumentfilmo Petr Vok diboĉulo? en Esperanto-dublado (traduko kaj reĝisorado Vladimír Türk, voĉo Jan Řepa)

kaj legeblas

Artikolo pri la vivo de Petr Vok en Esperanto-Vikipedio.

Krome ĉe la kastela kaso vi povas peti kompletan ĉiĉeronan tekston en Esperanto!

Nuntempe jam pretas ankaŭ Esperanto-teksto por la oficiala kastela retejo, tial ankaŭ via intereso (persona surloka aŭ reta ĉe la adreso kratochvile(ĉe)bu­dejovice.npu.cz) povas rapidi ĝian publikigon. (La retejo http://www.zamek-kratochvile.eu/ dume funkcias en la ĉeĥa, germana kaj angla lingvoj).

Por grupetoj de esperantistoj,kiuj ĝustatempe anonciĝas, eblas laŭ interkonsento certigi ankaŭ ĉiĉeronadon tra la kastelo rekte de la kastelposedanto Petr Vok en prezento de la loka esperantisto kaj amatora aktoro Jan Fidel Řepa en stila renesanca kostumo (kontaktadreso: fidel(ĉe)razdva­.cz).

Se la filmetoj ekinteresis vin, kaj vi ankaŭ ŝatus provi púretigi Espernato-subterkstojn aŭ dubladon por mallonga filmo pri via urbo aŭ vidindaĵoj de ĝia ĉirkaŭaĵo, bv. skribi al la adreso de Vladimír Türk tuurql(ĉe)gma­il.com, kiu volonte konsilos vin!

padv


  • publikita 11. 7. 2011
  • 853 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020