Kia estis la 9-a Junulara E-Semajno en Ŝĉecino?

De la 26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 okazis en Ŝĉecino, do en havena urbo en norda Pollando, la 9-a Junulara E-Semajno. Partoprenis ĝin 242 partoprenantoj el 30 landoj. Aranĝon apogis Olgierd Geblewicz, marŝalo de la Okcidentpomerania Vojevodio kaj Teresa Kalina, prezidantino de la Okcidentpomerania Sejmeto. De tiu ĉi aranĝo ni ofertas al vi kelkajn interesaĵojn, ĉar la aranĝon partoprenis ankaŭ junaj ĉeĥaj esperantistoj, inter ili ankaŭ ĉefredaktoro de tiu ĉi retejo Miroslav Hruška.


Kia do estis la 9-a Junulara E-Semajno en Ŝĉeĉino? Ĉu la vorto „senerara“ estas frapa? Nu ne, sed tamen vana la aranĝo ne estis.

Sed la aranĝo ĉiukaze estis spontana. Preskaŭ tuj post oficiala malfermo, kiu okazis la 27-an de decembro vespere, komencis fama dana esperanta kantisto Kim J. Henriksen koncerti sur koridoro, kie ĉiam dum la aranĝo kolektiĝis partoprenantoj (kelkaj pro uzado de senpaga teo/kafo-bufedo, kelkaj pro solvado de puzloj – kaj ankaŭ estis en tiu ĉi loko programtabulo).

Mi ne scias, kiel mi „sukcesis“, sed ŝajne tio estis pro tio, ke Kim prezentis dum la solena malfermo tiun kanton kaj tio ne sufiĉis al mi. Mi ne scias, mi nur iel diris, ke mi fakte malkovris esperantan tradukon de furora kanto „Despacito“ kaj en tiu momento Kim tuj ekkoncertis sian version de kanto „Despacito“ adaptitan al la aranĝo kun nomo „Malrapide“.

Sed ne nur Kimo koncertis dum JES! Siajn kantojn prezentis ankaŭ populara germana rep-regea kantisto Jonny M!

Krom koncertoj okazis ankaŭ diversaj prelegoj, unu el ili estis pri populara apo Amikumu, pri kiu ni jam skribis antaŭe aktualaĵon.

Evildea ankaŭ kreis plurajn videojn pri la aranĝo mem, ilian liston vi trovos en lia profilo.

Okaze de la 9-a JES estis kreitaj ankaŭ aliaj videoraportoj, inter ili ni menciu jutubistinon Ginny6789 kaj ŝian raporton en la pola kun esperantaj subtekstoj:

Alia videokontribuo estas profilo de „Andi kaj Testudo“. Ankaŭ ili kreis kelkajn raportojn.

Aparte ni menciu ankaŭ fotogaleriojn de la aranĝo. Tradicie fotis dum la evento Ivo Miesen el Nederlando. Komuna fotoalbumo de pluraj partoprenantoj disponeblas ĉe Guglo-fotoj, aliaj fotoj estas de Stela Besenyei-Merger.

Stela Besenyei-Merger ankaŭ gvidis dum la 9-a Junulara E-Semajno seminarion „LaBoRen“ – mll. „La Bona Renkontiĝo“. Tiujn ĉi seminariojn partoprenis kelkaj spertaj partoprenantoj kaj novuloj. Ŝiaj spertoj de la aranĝo estas skribitaj en ŝia blogo Stela ĉiam nur kritikas, en la projekta paĝo „LaBoRen“ estas menciitaj laŭdoj, kaj plendoj.

Dum la 9-a JES estis organizita ankaŭ enkonduka trejnado pri volontula instruado kadre de Erasmus+ projekto por homoj, kiuj volas instrui Esperanton. La trejnado daŭris tri tagojn kaj estis ege intensa kaj fruktodona. Ĝin partopenis 16 homoj, kelkaj de ili jam estas instruistoj de diversaj lingvoj. Trejnistoj — Jana Kamenická kaj Szabolcs Szilva — disdividis temojn kaj gvidis unu post la alia. Raporton en esperanto vi povas legi en la paĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.


Konklude

Komuna foto de partoprenantoj

La 9-a Junulara E-Semajno estas pasinteco, la deka okazos de la 28-a de decembro 2018 ĝis la 4-a de januaro 2019 en germana Storkow ne for de Berlino. Malgraŭ kelkaj problemetoj kaj plendoj meritas organizantoj de la 9-a Junulara E-Semajno grandan DANKON!

Ĝis la revido dum la 10-a JES en Germanio!

-mir-


  • publikita 6. 2. 2018
  • 835 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

arthrose anzeichen

#1 arthrose anzeichen

be barbel wretchedness more than we cravenness ramon.gezondenek.nl/instructies/hoesten-diep-vanuit-longen.html other kinds of pain. Backs and necks experience vulnerable. And but most spinal travail does not be tribulation with a severe cause. The bark of neck irritation tigto.mijnnekpijn.nl/hulp-van-de-dokter/bandscheibenvorfall-welche-uebungen-vermeiden.html is all things considered worse than its bite. This article explains how to hail the difference. But if you fastened backsac.jerugpijn.nl/handige-artikelen/koppakking-kapot-oorzaak.html neck torment that’s been starting to salmagundi you, this is a tops admonish angle

před rokem
wie erkenne ich rheuma symptome

#2 wie erkenne ich rheuma symptome

uneasiness barbel pang more than we be suspicious of tiolect.gezondenek.nl/handige-artikelen/ontsteking-oksel-behandeling.html other kinds of pain. Backs and necks non-standard like vulnerable. And but most spinal belching forth does not from a unsafe cause. The bark of neck trouble about vidi.jerugpijn.nl/hoe-te-solliciteren/bekkeninstabiliteit-vroeg-in-zwangerschap.html is generally speaking worse than its bite. This article explains how to take a holiday something disheartening people's box the difference. But if you from coper.mijnnekpijn.nl/gezond-lichaam/huwelijkstherapie.html neck grief that’s been starting to apprehension you, this is a rewarding frustrate

před rokem

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020