Paskaj filmoj kaj printempa poezio surrete

Kun nia paska bondeziro al vi ĉiuj, karaj legantoj, ni aldonas ligilojn al kelkaj filmetoj kaj poemoj, kiuj krom ekzercado de via lingvoscio eble povos iomete varmigi vian koron kaj animon. Ni uzu la festojn ankaŭ por pormomente ekhalti, silentiĝi kaj ekaŭskulti nian koron kaj malfermi ĝin al mallaŭta beleco kaj kaŝita saĝo!

PRINTEMPA POEZIO

August Heinrich Hoffmann – Sopiro je l printempo (el la germana tradukis Manfred Retzlaff)

Julio Baghy – Printempa kanto (originala poemo)

Jaroslav Vrchlický – Printempa kanto (el la ĉeĥa tradukis Antoni Grabowski, la originalon vidu ĉi-tie)

Eduard Morike – Printempo (el la germana tradukis Cezar)

Saima Harmaja – Printempo (el la finna tradukis Anna Karkiainen)

Printempa kanto de l olda akrigisto (el la dana tradukis Poul Thorsen – kun midi, muziknotoj kaj video)


FILMOJ (EVANGELIO EN ESPERANTO)

Granda projekto, realigita de la itala IKUE-sekcio, kiu esperantlingve paroligis entute 128 kelkminutajn videojn pri diversaj epizodoj kaj historietoj el Evangelioj. Ni esperas, ke ili povas esti interesaj ankaŭ por tiuj, kiuj ne konsideras sin kristanoj, ĉar kono de la Biblio estas unu el fontoj de la ĝenerala klereco.

Okaze de Pasko ni invitas vin al:

Revivigo de Lazaro (nove alŝutite al Ipernity)

Granda Vendredo

Paska dimanĉo (resurekto de Jesuo)

Pri disĉiploj de Jesuo irantaj al Emaus (3a Paska dimanĉo)

Pentekosto

Ĉiujn filmetojn vi povas trarigardi ĈI-TIE.

padv


  • publikita 29. 3. 2013
  • 1459 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024