Kiel esprimi kunsenton kun viktimoj de la tertremo

Ni estas profunde ŝokitaj kaj afliktitaj pro la tragediaj okazaĵoj en Japanio. Nia granda mondo ĉiam pli kaj pli fariĝas nura granda vilaĝo kaj neniu okazaĵo ie ajn estas en sufiĉe sekura distanco de ni, por povi diri ke ĉi-tio nin ne koncernas…

Traktadoj pri ebla materia helpo eĉ sur la nivelo de registaroj estas nur ĉe komenco, tial ĉi-momente restas al ni ordinaruloj esprimi plejparte „nur“ nian spiritan kaj moralan kuneston kaj kunsenton.

Al la Ipernity-paĝo de nia Esperanto-muzeo ni alŝutis videon kun budhana packanto, dum kies spektado vi povas – kaze de via intereso – almenaŭ pormomente ekhalti, kontaktiĝi kun via „interna suno“ (interna forto), fokusigi vian aman koncentriĝon al la viktimoj de la tertremo kaj el via koro sendi energion, bondezirojn, preĝon (iel ajn vi nomas tion en via interna lingvaĵo) kaj al la suferantoj kaj al tiuj, kiuj jam foriris el sia korpo.

Se vi deziras kuniĝi kaj partopreni, bv. klaki al http://www.ipernity.com/…031/10181232.

Viaj komentarioj kaj personaj esprimoj de solidareco ĉi-sube kaj pluaj iniciatoj kaj ideoj estas bonvenaj.

Se nia inciato tuŝis vin, bv. sendi tiun ĉi ligilon kaj alvokon plu al viaj esperanto-geamikoj.

En blogo de franca Ipernitiano Eugene Wermelinger troviĝas aktualaj raportoj pri propraj travivaĵoj de japana esperantisto Hori Jasuo el la 13– kaj 14-a de marto. Vi povas legi ilin en:

http://www.ipernity.com/…65306/314782 kaj http://www.ipernity.com/…65306/314979

Legindas ankaŭ artikolo Tertremo en Japanio:ekonomiaj sekvoj.

kaj Riporto de japana esperantisto Teduka, loĝanta en la urbo Tagaĵoo atakita de cunamo.

Se ni sukcesos ekhavi pliajn vivsignojn kaj informojn de niaj japanaj esperanto-konatuloj kaj se estos organizita iu por ni realigebla formo de kolektiva subteno kaj helpo, ni volonte plu informos vin pri ĉi-tio ĉi-sube en komentarioj aŭ en aparta artikolo.

Koran antaŭdankon por viaj komprenemo kaj kunesto.

La estonteco de nia planedo – de nia Patrino Tero – dependas ankaŭ de pureco de la koro kaj menso de ni ĉiuj.

Pavla Dvořáková (pd)


  • publikita 14. 3. 2011
  • 1849 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Pavla Dvořáková

#1 Pavla Dvořáková

Aktualajn informojn de japanaj esperantistoj el la 19-a de marto vi trovos en
http://www.ipernity.com/blog/65306/315979

před 13 lety
Pavla Dvořáková

#2 Pavla Dvořáková

En
En http://www.espero.com.cn/se/node_51621.htm

troviĝas kompleta retpaĝo kun aktualaj informoj pri la katastrofo en Japanio

před 13 lety
Pavla Dvořáková

#3 Pavla Dvořáková

Pri cunamo en Japanio informas ankaŭ la brazila retpaĝaro

http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=89767&cs=3&ci=6

před 13 lety
wermelinger eugene

#4 wermelinger eugene

Evidentiĝas ke ni estas granda kaj bela familio, kiu suferas kiam familianoj suferas ie ajn en la mondo.
La spirito de la Majstro LLK ĉiam ŝvebas super kaj en ni.
Ĉion bonan al nia orientaj amikoj.

před 13 lety
eugene wermelinger

#5 eugene wermelinger

Kompreneble, mi volis paroli pri Majstro
Z (Zamenhof) kaj ne K. Pardonu.

před 13 lety
Pavla Dvořáková

#6 Pavla Dvořáková

Taglibro de japana esperantisto Jasuo Hori troviĝas krom Ipernity ankaŭ en la retejo de SAT:
http://satesperanto.org/-Taglibro-de-nia-Kamarado-Yasuo-.html

před 13 lety
Pavla Dvořáková

#7 Pavla Dvořáková

Taglibro de japana esperantisto Jasuo Hori troviĝas krom Ipernity ankaŭ en la retejo de SAT:
http://satesperanto.org/-Taglibro-de-nia-Kamarado-Yasuo-.html

před 13 lety
Pavla Dvořáková

#8 Pavla Dvořáková

S-ano Josef Kříž informis nin, ke krom la Taglibro de Jasuo Hori aperas en la retejo de SAT ankaŭ ĉiutagaj gazetformaj aktualaj informoj pri Japanio aperas en la retejo de SAT. Vidu

http://satesperanto.org/La-11an-de-aprilo.html

před 13 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024