Esperanto-muzeo festas sian trian naskiĝtagon!

Ĝuste antaŭ tri jaroj, la 20-an de septembro 2008, en teretaĝo de romantisma Domo de Ottendorfer en la urbo Svitavy estis solene inaŭgurita Esperanto-Muzeo.

sidejo de la muzeo

Ĝi estiĝis dank al kunlaboro inter Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka Klubo de amikoj de Esperanto. Ĝian ekeston grave finance subtenis Muzeo pri kulturo de Ĉeĥa respubliko, La urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (Usono). Laŭ la kontrakto ni povas uzi senpage la ejon (kiu estas havaĵo de la Urba Muzeo, resp. de la urbo), sed la tuta interna ekipaĵo estas posedaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Nia muzeo celas precipe multflanke kaj multmedie informi ĉeĥan kaj eksterlandan publikon pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo. Krom konstanta (sed ankaŭ daŭre aktualigata) ĝenerala ekspozicio ni okazigas ĉiujare kroman portempan teman ekspozicion – la nuntempa, kiun vi povas viziti ĝis fino de majo 2012, nomiĝas Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto.

Por ekscii pli pri niaj aktivecoj , ni invitas vin al aktualigita muzea retejo (dume nur ankoraŭ traktanta kelkajn teknikajn detalojn).

Omaĝe al la naskiĝtago, la muzea biblioteko, kies prilaboron ofereme prizorgas s-ino Marie ˇČumová, estis alirebligita por publiko! Nombro de ĝis nun katalogigitaj libroj kaj gazetaj jarkolektoj estas pli ol 9 600! Katalogon kaj pliajn informojn vi povas legi ĈI-TIE en tutnove kreita rubriko!

Koncerne aŭdvidajn dokumentojn, ni ofertas – kiel rememoron al la unua solena tago – la jenon:

Televida riporto pri malfermo de la muzeo

Eta fotogalerio pri la inaŭguro

Eta fotogalerio pri malantaŭkurtenaj preparlaboroj

Granda danko apartenas al ĉiuj, sen kies daŭra senprofita laboro nia muzeo ne povus ekzisti: membroj de la Muzea grupo (ĉefe inĝ. Libuše Dvořáková el Svitavy, la iniciatintino kaj ĉefa motoro de la projekto, kaj ŝi tolerema edzo, kvankam mem neesperantisto :-), plue Blanka Čuhelová, direktorino de la Urba muzeo kaj galerio, ĈEA-estraranoj Petr Chrdle, Jiří Tomeček kaj Miroslav Malovec, sed ankaŭ la lokaj klubaj membrinoj Marie Minářová,kiu gvidas en Svitavy E-kursojn, kaj Milena Brzoňová, komencinta zorgi pri akirado de subvencioj. Pri pretigado de ekspozicioj, fizikaj kaj virtualaj, okupiĝas ankaŭ redaktorino de tiu ĉi retejo Pavla Dvořáková.

interno de la muzeo kun tuŝekrano

Ni invitas vin ĉi-voje veni por vidi ne nur nian muzeon, sed ankaŭ la ĝuindan urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon kaj amikemajn esperantistojn! Vi povas alveturi individue (eblas ankaŭ malultekosta tranoktado en romantika muzea turo) aŭ por iu Esperanto-renkontiĝo. La plej proksima estas „Desegnado por infanoj kun Pavel Rak“ kaj prelego de Petro Chrdle „Tra Japanio kun Esperanto“ (15.10.) kaj Vikimanio (26.-30.10.).

Viaj koncizaj gratuloj al muzeum@esperanto.cz okaze de la muzea naskiĝtago estas tre bonvenaj! Ni povas ilin sekve kolekti kaj prezenti al la urbestraro!

Ni ankaŭ ĝojos, se vi diskonigos informon pri nia muzeo inter viaj Esperanto-geamikoj eksterlande!

Koran antaŭdankon!

padv


Soubory
pdf Starto 2008-4 - speciala numero pri la muzeo.pdf (1.3 MB)

  • publikita 20. 9. 2011
  • 816 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020