Nova esperanta rondeto en Šumice

Per tiu ĉi aktualaĵo ni ŝatus al vi prezenti novan esperantan rondeto en vilaĝo Šumice apud urbo Uherský Brod. Eble vi ankoraŭ memoras aktualaĵon en la ĉeĥa lingvo de oktobro 2012, per kiu ni informis pri du novaj esperantaj kluboj – en Moravské Budějovice kaj ĝuste en Uherský Brod. Dume la unua klubo hodiaŭ sukcese funkcias, rilate al la dua menciita klubo okazis nemalgrandaj ŝanĝoj. Klubo en Uherský Brod nuligis sian agadon, sed ĝia aktiva gvidantino, sinjorino Helena Tlachová, ne rezignis kaj kun entuziasmo informis per loka radio loĝantojn de vilaĝo Šumice pri ŝia decido aranĝi regulajn kunvenojn.

Tiu ĉi alvoko kune kun la vizito de juna esperantisto Georgo el Brazilo post la fino de Trilanda konferenco en Břeclav ŝajne gvidis al tio, ke poste al sinjorino Tlachová venis kelkaj interesiĝantoj.

Kiel ja dum la persona vizito je la 26-a de februaro 2013 povis vidi membro de la komitato de ĈEA kaj redaktoro de retejo www.esperanto.cz, Miroslav Hruška, pri rondeto ŝajne scias ĉiu loĝanto de Šumice, ĉar sinjorino Tlachová uzas laŭ interkonsento kun estraro de vilaĝo senpage parto de murafiŝo por prezenti Esperanton.

Helena Tlachová kaj Miroslav Hruška antaŭ murafiŝo pri esperanto en Šumice.

Renkontiĝoj de rondeto okazas ĉiam marde de la deksesa horo tridek minutoj en gemuta klubejo de fajrobrigadistoj, kiun la rondeto uzas dank al amikaj rilatoj en vilaĝo tute senpage. La programo de renkontiĝoj ĉiam estas unue ripetado de la jam antaŭe lernitaj frazoj kaj gramatikaĵoj, poste sekvas instruado de Esperanto per lernolibro Esperanto per rekta metodo de Stano Marček kaj poste jam relative libera diskuto.

Dum la renkontiĝo de esperanta rondeto en Šumice

Miroslav Hruška ja povis vidi dum sia vizito, sinjorino Tlachová aranĝis tiun tagon feston de naskiĝtagoj de du membroj de rondeto. Tio gvidis al tio, ke atmosfero en rondeto estis pli amika eble pli ol kutime. Eble al tio kontribuis mem Miroslav Hruška, kiu prezentis kelkajn ekzemplerojn de gazeto Kontakto, broŝuron Malkovru Esperanton kaj DVD Esperanto Elektronike kaj invitis membrojn de la rondeto veni al Somera Esperanto-Studado en Martin organizita de E@I

Sinjorino Tlachová ja ne havis nur unu gaston dum tiu ĉi renkontiĝo. Por tiu ĉi renkontiĝo de la rondeto ŝi samtempe invitis ĵurnaliston el loka gazeto, kiu poste verkis artikolon kun nomo „Oni lernas esperanton en Šumice. Ĝi laŭdire estas bona por cerbo“. (Cetere, tion pensas ankaŭ Max Kašparů, kiu gvidas e-rondeton en urbo Pelhřimov).

Se vi havas intereson lerni Esperanton en tiu ĉi rondeto, bonvolu kontakti sinjorinon Tlachová per retpoŝto: helena.tlacho­va(heliko)sez­nam.cz

Ni gratulas al membroj de la rondeto Šumice al fondiĝo de la rondeto, ni deziras al ili multe da entuziasmo dum lernado kaj ĝojon de komunaj renkontiĝoj kaj ni antaŭĝojas pri nia komuna kunlaboro. -red-


  • publikita 21. 3. 2013
  • 1539 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024