Kio okazis dum la Muzea nokto?

Ni aportas al vi kelkajn espereble por vi interesajn materialojn el la ĵus okazinta Muzea nokto kaj inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio en Esperanto-Muzeo en Svitavy kun la titolo „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“. Ni esperas, ke ĝi povos esti interesa kaj inspira ankaŭ por multaj t.n. nekredantoj …

Artikolo prezentanta enhavon kaj intencon de la ekspozicio kaj resumanta programon de la muzea nokto elŝuteblas kaj legeblas en almetaĵo en la suba parto de tiu ĉi paĝo


Fotogalerio


ELEKTO EL LA PROGRAMO:

Ĥalil Ĝibran – Pri Kredo: ĉapitro el la saĝa kaj poezia libro „La Profeto“

Mantro la la Patrino Tero

Moola mantra

Prezento de mandaloj en la infopanelo

Filmo pri ŭonbulismo (korea budhismo)

Por membroj de la socia reto Ipernity (la registriĝo estas rapida kaj senpaga kaj al nenio devontiga) ni ofertas ankaŭ Albumon Spiritaj tradicioj , kiu entenas por libera elŝuto Esperanto-artikoloj kaj librojn pri diversaj religioj kaj spiritaj instruoj/movadoj, precipe tiuj prezentataj en la ekspozicio. Kelkajn dosierojn el la albumo ni disponigas al vi ĉi-tie en la almetaĵo.

Ni antaŭĝojas vian personan viziton en la Esperanto-Muzeo en Svitavy, kie vi povos vidi, legi kaj sperti multon pli!

Pavla Dvořáková (padv)


Soubory
doc Prezento de la ekspozicio kaj de la Muzea nokto.doc (172 kB)
doc Gibran - La Profeto.doc (27 kB)
pdf Biblio - Nova Testamento.pdf (3.47 MB)
pdf Lidja Zamenhof - Bahaa filozofio.pdf (56.48 kB)
pdf Budhismaj fabloj.pdf (5.32 MB)
doc Ĉu la animo estas eterna.doc (44.5 kB)

  • publikita 20. 6. 2011
  • 1249 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024