Vikirevuo MOZAIKO n-ro 7

Kun la unuaj printempaj tagoj ni denove venas al vi kun interesaj legaĵoj.


Landoj de la mondo

Eritreo

Ĉu vi entute scias, kie tiu ĉi miniatura ŝtato troviĝas?


Lingva kaj etna varieco

Japana lingvo

Konatiĝu kun ĝiaj kvar specoj de skribo


Paĝoj el la historio

Projekto Manhattan

Kiel evoluis la kaŝita projekto de la usona registaro pri produkto de atombombo dum la 2-a mondmilito?


Kulturo kaj arto

Islama arkitekturo

Ni ekvojaĝu kune tra Azio por vidi plurajn arkitekturajn perlojn


Elstaruloj kaj famaj kaj forgesitaj

Henri Grouès

Franca katolika pastro, fondinto de la konata karitata organizo por rifuĝintoj kaj senhejmuloj


Sociaj kaj spiritaj instruoj

Anarkiismo

Ĉu tiu ĉi politika filozofio estas almenaŭ en io konstruktiva kaj realisma? Kiaj estas ĝiaj internaj tendencoj/movadoj kaj kiuj diferencoj estas inter ili?


Panoramo de scienco kaj tekniko

Vulkano

Kiel kaj kial okazas vulkana aktiveco kaj kiaj estas niaj nuntempaj eblecoj antaŭvidi ĝin?


Aboco de la komputila mondo

LiveJournal

Senpaga TTT-ejo por krei propran blogon


Libera tempo kaj vivstilo

Kubo de Rubik

Ĉu vi scipovus ankoraŭ solvi tiun ĉi magian kaprompilon?Se ne plu, jen por vi instrukcia videofilmeto!


Esperanto-movado

Internacia Esperanto-Instituto

Organizo kun sidejo en Nederlando, okupiĝanta pri disvastiĝo de t.n. rekta metodo de E-instruado


Bonvenon en Ĉeĥio

Eminenta ĉeĥa pentristo, solenanta en marto kaj aprilo rondajn jubileojn

Empira kastelo kun ampleksa muzeo pri la ĉeĥa kamparo


Sonregistraĵoj

Ŝarko

Kiu pli danĝeras – ĉu ŝarko por homoj aŭ homoj por ŝarko?

teksto de la registraĵo kaj fotaĵoj troviĝas ĉi-tie


Rekomenditaj retpaĝaroj

Elektronika biblioteko de E-beletro

Ampleksa virtuala biblioteko de Don Harlow enhavas milojn da origina kaj tradukita beletro de multaj ĝenroj kaj aŭtoroj


Esperanto en Youtube

Humprey Tonkin – Pri la arto prelegi

Specimeno el la prelego de la brita profesoro, eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio


Vizitu en nia retpaĝaro

Elektronika arkivo de STARTO

  • presorgano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (inkluzive la plej freŝan numeron)

MOZAIKO – reta vikimagazino n-ro 7 (bazita sur artikoloj de diversaj kontribuantoj el Esperanta Vikipedio) – aperis la 27-an de marto 2011.

Kompilas kaj redaktas Pavla Dvořáková

Viaj reagoj kaj proponoj por enhavo de la estontaj numeroj estas bonvenaj! Tiuj, kiuj scipovas redakti Vikipedion, estas petataj ev. plu plibonigi kvaliton de la elektitaj artikoloj!

Kontakto: komputado(heli­ko)esperanto.cz

ARKIVO:

n-ro 1 septembro 2010

n-ro 2 oktobro 2010

n-ro 3 novembro 2010

n-ro 4 decembro 2010

n-ro 5 januaro 2011

n-ro 6 februaro 2011 (nur dulingva versio)


  • publikita 27. 3. 2011
  • 1724 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Roman Dobrzynski

#1 Roman Dobrzynski

Dankon pro la "Mozaiko" ghi estas valora legajho.
Amike Roman D.

před 7 lety
Pavla Dvořáková

#2 Pavla Dvořáková

Koran dankon! Via laŭdo aparte korvarmigas!

před 7 lety
Barandovská

#3 Barandovská

Gratulon! Kostis certe multe da laboro - mi esperas, ke vi trovos multajn legantojn! Chion bonan
Katka

před 7 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2018