Ni rememoru la naskiĝtagon de Komenio

La 28-an de marto ni rememoras naskiĝtagdatrevenon de „instruisto de la nacioj“ kaj prapatro de la ideo de la internacia lingvo Johano Amoso Komenio (1592 –1670), genia pedagogo, humanisma filozofo kaj la lasta episkopo de Frata Unuiĝo, kies multaj pensoj kaj mesaĝo aktualas kaj instigas ankaŭ en la nunaj tagoj. Ni honoru la datrevenon per konatiĝo kun lia nefacila kaj dolorplena vivo kaj fragmentoj el lia verkaro.

Ĝeneralaj ideoj pri la temo de la internacia lingvo troviĝas en la 19-a ĉapitro de lia verko „Via lucis“ (Vojo de la lumo – vidu ĉi-sube). Priskribo de ecoj de la lingvo kaj konkretaj proponoj troveblas en „Panglottia“ (la 5-a parto de lia 7parta „Pansofio“//), kies manuskripto estis trovita nur antaŭ la 2-a mondmilito far profesoro Ĉiĵevskij.

Rimarko: Fine de tiu ĉi semajno estos ankoraŭ almetitaj pliaj dosieroj, tial kaze de intereso bv. ankorau reveni al tiu ĉi artikolo!


SONREGISTRAĴOJ

Vojo de lumo fragmentoj el Via lucis – pensoj pri la universala lingvo – laŭtlegas Miroslav Smyčka

Specimeno el Rebonigo de la homaj aferoj  – Karakterizo de la socia malordo trafas kaj nekredeble validas ankaŭ post pli ol 350 jaroj … En la fina alineo de la specimeno estas menciata ankaŭ graveco de universala lingvo kaj interkompreniĝo. – laŭtlegas Pavla Dvořáková

Portreto de Komenio far Rembrandt

TEKSTOJ

Prelegaro el „Internacia Seminario pri Komenio“ (Prago 1992) – elŝutebla sube ĉi-paĝe !!

  • Salutparolo de la Aŭspicianto (dramverkisto Milan Uhde, tiama ĉeĥa ministro pri kulturo)
  • Komenio kaj internacia lingvo (V. K. Barandovská-Frank)
  • Interlingvistikaj konceptoj de J. A. Komenský (Vlastimil Novobilský)
  • Filozofio kaj teologio en la verkoj de J. A. Komenský (Giordano Formizzi)
  • Biografio de Komenio
  • La ĉefaj verkoj de Komenio
  • Bibliografio: Komenio en Esperanto (laŭ Jaroslav Mařík)

El saĝo de Komenio el la verkaro kompilis kaj esperantigis Miroslav Malovec

Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro elektitajn ĉapitrojn esperantigis Miroslav Malovec

Josef Hendrich – Jan Amos Komenský – elĉeĥigis Jana Cíchová, aperis en Norda Prismo 1957/4/266–269


Recenzo al la biografia romano pri Komenio LUMO EN TENEBROJ

  • la plena teksto de la romano elŝuteblas ĉi-sube!

Pliaj tekstoj pri Komenio en Esperanto elŝuteblas ĈI-TIE !!! (artikolo en nia retejo el 28.3.2011)


FOTAĴOJ – en la albumo KOMENIO en la virtualaj kolektoj de Esperanto-Muzeo Svitavy ĉe Ipernity.

Porinterese, Esperanto-monumento situanta en Ostrava-Zábřeh, en la parko de M.Rottr, estas laŭvorte dediĉita al „Komenio, prapatro de la ideo de la internacia lingvo“. La fotaĵon vi povas vidi ĈI-TIE.

Ĉeĥparolantoj, ne forgesu viziti ankaŭ ĉi-teman aktualaĵon en la ĉeĥlingva parto de nia retejo!

Pavla Dvořáková


Soubory
doc Šupichová - J.A.Komenský -koncize en demandoj kaj respondoj.doc (34.5 kB)
rtf Komenio - Vojo de lumo - teksto de la sonregistraĵo.rtf (53.27 kB)
rtf Internacia Seminario pri Komenio.rtf (166.82 kB)
docx Oldřich Kníchal - Komenio kaj Internacia lingvo.docx (76.98 kB)
pdf František Kožík - Lumo en tenebroj - biografia romano pri Komenio.pdf (602.24 kB)
Komens Formizzi-La kulturaj radikoj de Esperanto - la pedagogio de J.A.Komens (75.34 kB)
docx EL PENSOJ DE KOMENIO - esp-cehxe.docx (18.42 kB)

  • publikita 29. 3. 2016
  • 1211 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Oldřich Arnošt Fischer

#1 Oldřich Arnošt Fischer

Bonege, ke Vi memoras pri Komenský. Dankon. - Kiel li solvus nuntempan teruran situacion en niaj lernejoj, kiam orgojlaj lernantoj eĉ ĉikanas instruistojn(inojn)?

před 8 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024