Eĥoj de Antaŭkristnaska Renkontiĝo

Tradicia Antaŭkristnaska renkontiĝo okazis la 11-an de decembro en la urbo Písek (Suda Bohemio). Kaj por tiuj partoprenis, kaj por tiuj kiuj ne ĉeestis, ni enretigis kolekton de videofilmetoj, sondosieroj, fotaĵoj kaj akompanaj tekstoj el la bunta kultura programo.

Post la kultura matineo en la urba biblioteko,dediĉita al Tago de E-libro kaj al adventa enpensiĝo kun d-ro Max Kašparů (destinita ankaŭ por neE-publiko), la partoprenantoj vizitis kulturan programon en la muzeo kaj kune ĝuis posttagmezon en spirito de kristanaj kaj popolaj kristnaskaj tradicioj. Ni atentigas, ke krome la ĉeĥlingvaj registraĵoj troviĝas en la ĉeĥlingva versio de tiu ĉi retpaĝaro ĈI-TIE.

Kolekto de fotografaĵoj el la aranĝo kiel uživatelské jméno (uzulnumo) skribu sablo, kiel heslo (pasvorto) skribu ponto

Zamenhof – Ho mia kor‘ muzikigis kaj esperante kantas Pavla Dvořáková

Kristnaska kanto de Jaroslav Seifert deklamas Soňa Sádlová (ĉeĥe) kaj Zdenka Folková (esperante)

Karel Čapek – Agatono aŭ Pri la saĝo fragmento el la rakonto el „Libro de apokrifoj“

pri adventa tempo kun Max Kašparů

Ekspoziciitaj E-libroj dum la matineo

Kristnaska kanto Elkreskis rozbranĉeto (Es ist ein Ros' entsprungen)
kantas M. Smyčka, akompanas P. Dvořáková

Kristnaska kanto: Adam – Cantique de Noël kantas M. Smyčka, akompanas P. Dvořáková

Komuna kantado – Alvenu fidelaj
(Adeste fideles)

medito kun memfaritaj boatetoj el nuksoŝeloj

Parafrazo je Psalmo 23 (Bona paŝtisto /Televido) verkis Max Kašparů, deklamas Petr Chrdle (originala biblia teksto) kaj Max Kašparů (humura parafrazo)

Incendio – brulanta kristnaska arbeto Vladimír Dvořák kiel fajrobrigadisto

Pri kristnaska pridonacado  – malgranda alparolo de Patro Xaver (Josef Kobza) – preskaŭ 90jaraĝa

Elkoran dankon al Vladimír Türk el Netolice, kiu realigis filmadon/sonre­gistradon kaj enretigis la dosierojn en sia Ipernity-paĝo!

PaDv


Soubory
doc Ankro2010.programo.kantaro.doc (75 kB)
doc Seifert_Kristnaska.kanto.Vánoční píseň.doc (26 kB)
doc Čapek_Agatono.doc (37.5 kB)
doc Maoria.poezio_Maorska.poezie.doc (26 kB)
jpg Parafrazo_je_Psalmo_23.jpg (186.76 kB)
doc Zamenhof_Ho.mia.kor.doc (24.5 kB)

  • publikita 17. 12. 2010
  • 1797 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Kalný

#1 Kalný

Antaukristnaska Renkontigho estis tre bela, impona kaj kortusha. Dankegon al tiuj, kiuj meritas pri tio. Precipe al Pavla Dvořáková!!!

před 13 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024