Pri kio Dio (aŭ Konscienco) ne demandos vin?

Jen nomo de mallonga prezento por enpensiĝo, kiu estis origine pretigita por inaŭguro de la nova ekspozicio en Muzeo de Esperanto en Svitavy.

Sed fine pro programaj ŝanĝoj ĝi ne estis bedaŭrinde projekciita, tial ĉi-maniere ni volus nun alirebligi ĝin al ĉiuj niaj vizitantoj.

La prezenton vi povas rigardi post klako al la ligilo ĈI_TIE.

„Dia okulo“ – kosma fenomeno malproksima 700 lumjarojn de la Tero

Ideoj en ĝi entenataj prezentas eblan ligilon inter diversaj religiaj konfesioj kaj vivfilozofioj kaj esprimas tiel la pli profundan intencon de la nova muzea ekspozicio nomita „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“.

Eble vi jam renkontiĝis kun tiu ĉi teksto nacilingve en la formo de PowerPoint, sed kun iom aliaj fotaĵoj kaj muziko kaj la lasta paĝo-

Ni esperas, ke tiu ĉi filmeto vekos vian atenton sendiference de via mondkoncepto, kaj se jes, ni bonvenigos, se vi transsendos ĝin ankaŭ al viaj pluaj Esperanto-geamikoj.

Materialojn el la inaŭguro kaj la nova ekspozicio (ne nur fotaĵojn, sed ankaŭ tekstojn kaj son- kaj filmregistraĵojn) ni nuntempe prilaboras por vi kaj iujn el ili vi povos vidi jam post kelkaj tagoj.

Pavla Dvořáková (padv)


  • publikita 17. 6. 2011
  • 1023 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020