Novaĵoj en Verda Stacio kaj en E-Retradio 2014/2

Jen invito al interesaj aktualaĵoj en la du menciitaj gravaj retejoj.


VERDA STACIO el Ostrava (Ĉeĥio), ĉefredaktata de Pavol Kaščák, alportas la novan filmĵurnalon n-ro 5.

Ĉi-foje oni komencas per alloga riporto pri La 9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado okazinta en Suda Koreio. Interesa estas riporto pri prezentiĝo de Verda Staco kaj Esperanto dum moda firmaa foiro en Nový Jičín (jen ebla inspiro pro strategio de viaj propagandcelaj aktivecoj :-)). Plia riporto kondukos vin al nova Esperanto-rondeto en la vilaĝo Šumice apud Uherský Brod.

Ne mankas invito al la 3-a Internacia Esperanto-Lernejo, okazonta 30.10.-2.11.2014 en Bartošovice, kaj gratulo al trijariĝo de tuttempa Esperanto.retradio MUZAIKO.INFO kiun ni ankaŭ rekomendas por via vizito.



ESPERANTA RETRADIO, kiun prizorgas Anton Oberndorfer el Aŭstrio kun kontribuo de siaj kunlaborantoj el pluraj landoj, alportas ĈIUTAGE novan interesan sonartikolon (ĉ. 5–6minutan) en modela elparolo kaj pri temo diversfaka. Gravas, ke vi samtempe povas sekvi la tekston legante, do jen unika maniero por neenuige kaj efike perfektiĝi en la lingvo kaj samtempe lerni ion novan pri la mondo.

Jen titoloj de kelkaj el la novaj artikoloj el marto kaj aprilo 2014:

Kiu estas la plej bona partnero – Kvar universalaj vizaĝesprimoj – Manprotezo kapablas palpi- Problemsolvado laŭ aĝo – Eviti perdon de tempo en trafikŝtopiĝo – Fareblas pilolo kontraŭ metastazoj – Aŭstralia birdo en renesanca pentraĵo – Kiel verki furoran romanon – Robotoj fariĝas pli aŭtonomaj – Chaplin romanisto – Kiel la interreto ŝanĝas la homon – La diferenco inter legado kaj aŭdado por la cerbo – Ĉu neandertalaj homoj kapablis paroli? – Vizaĝoj fariĝas maŝine legeblaj – Ni donu ŝancon al silento – Eviti dorsodolorojn kvarpiede kaj multaj aliaj!!

Ne hezitu kaj vizitu la retejon

http://aldone.de/retradio/

Seriozaj interesiĝantoj pri kunlaboro estas bonvenaj!


Pavla Dvořáková (padv)


  • publikita 8. 5. 2014
  • 1537 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

L.Hruška

#1 L.Hruška

Estas bone relacio Lada

před 10 lety
Josef Vojáček

#2 Josef Vojáček

Mi trovis post kanto en esperanta retradio en you tube interesan lecionon pri La Suno, Luno, Tero kaj la Sunsistemo.

před 10 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024