Petr Ginz iĝus 90jara

La 1-an de februaro 1928 naskiĝis Petr Ginz, ĉeĥa (laŭ la patro juddevena) multflanke elstare talentita knabo kaj denaska esperantisto, kies desegnaĵo „La Tero vidata de sur la Luno“, fluginta kosmen, fariĝis la internacia simbolo de holokaŭsto. Kiel 16jara li mortis en la koncentrejo en Aŭŝvico. Okaze de lia neĝisvivita 90jara jubileo ni rememoru lian neordinaran vivon kaj admirindan personecon kaj malkovru liajn verkojn pere de Esperanto. Ne mankos ligiloj al videoj kaj al liaj muzikigitaj poemoj.

Petro naskiĝis en Prago al gepatroj, kiuj ambaŭ estis pasiaj aktivaj esperantistoj.

  • Lia patro Otto Ginz (1896–1976) okupiĝis precipe pri la Gazetara servo de ĈAE kaj pri penetro de Esperanto al radio kaj i.a. estis ĉefredaktoro de la Ĉeĥoslovaka antologio. Ne multe konatas, ke sian ampleksan bibliotekon li donacis en 1971 al la UEA-Biblioteko de Hodler.

la familio Ginz


La knabo jam ekde infanaĝo montris apartan talenton pri verkado kaj desegnado, li tre amis verkojn de Jules Verne kaj verkis onidire ok romanojn. Plene konserviĝis nur la lasta – Vizito el prahistorio, kiun eldonis en 2007 en la ĉeĥa lingvo la Societo de Franz Kafka.

  • La libro ŝajnigas malkovron de la nova manuskripto verkita de Jules Verne kaj traktas pri detruagoj de granda reptilo en la Belga Kongo duone de la 19-a jarcento. Unu el la ĉefaj herooj estas esperantisto Guiness kaj lia 13jara filo Pierre.

En 1942 la 14jara knabo estis kun sia patro deportita al Terezín en norda Bohemio, en kies baroka fortreso estis kreita la juda geto kaj koncentrejo. Eĉ en krudaj kaj malfacile imageblaj tieaj kondiĉoj Petro ne malesperis kaj kuraĝe fondis kaj du jarojn manskribe kaŝe eldonis ilustritan infanan revuon „Vedem“ (en la ĉeĥa lingvo la vorto signifas „Ni gvidas“ aŭ ankaŭ „Ni venkas“) kaj provis instigi kulturajn aktivecojn de la infanoj. Laŭmemore li tie komencis krei ankaŭ Esperantan-ĉeĥan vortaron. Estas malmulte konate, ke en Terezín vivis kaj mortis ankaŭ lia avino Berta Ginzová (1867–1943). En septembro 1944 li estis – kiel unu el la lastaj – deportita al la koncentrejo de Aŭŝvico, en kiu li estis tuj post la alveno gasmortigita.


pentraĵo de Petr Ginz – La knaba ĉambro en Terezín (1943)


Lia pli juna fratino Eva, kiu transvivis la militon kaj sekve edziniĝis al Israelo kaj alprenis la familian nomon Pressburger, verkis pri li nepre legindan memuarlibron „Taglibro de mia frato“, kiu aperis en 2005, unue ĉeĥlingve en la eldonejo TRIGON, sekve en la Esperanta traduko far geedzoj Novobilský en la eldonejo KAVA-PECH kaj poste ankaŭ en aliaj lingvoj – i.a. la angla, franca kaj nederlanda.

Petro Ginz internacie famiĝis precipe en 2003 – tiam la israela astronaŭto Ilan Ramon kunportis lian desegnaĵon „La Tero vidata de la Luno“ (poste nomita ankaŭ „La luna pejzaĝo“), desegnitan en Terezín, al la spacŝipo Kolumbia, kiu revenvoje – nekredeble koincide ĝuste la 1-an de februaro, dum la neĝisvivita 75-a naskiĝtago de Petro – detruiĝis kaj la tuta ĝia skipo tiam pereis.


Unika okazo por la internacia esperantistaro malkovri la aktivecojn de Petro Ginz en la koncentrejo Terezín, estas la retejo

www.vedem-terezin.cz

Kadre de la ampleksa lerneja projekto studentoj de la „Natura gimnazio“ en Prago ciferecigis la gazeton VEDEM. Sekve Ĉeĥa Esperanto-Junularo iniciatis esperantigon de la gazeto. La ideo fine realiĝis grandparte dank al la traduka laboro de Miroslav Malovec kaj la retejo kun elekto de esperantigitaj artikoloj estis lanĉita en majo 2016 (niajn ĉeĥlingvajn legantojn ni informis pri tio en tiu ĉi aktualaĵo).

Ni rekomendas al vi malkovri almenaŭ plurajn el la rakontoj, poemoj kaj aliaj verketoj, kiujn la infanoj en la malfacilegaj militaj kondiĉoj kreis.

  • Detale en Esperanto prilaborita kaj tre interesa estas la inter-aga mapo de Terezín kun priskribo de la unuopaj lokoj. Atenton meritas ankaŭ kontribuaĵoj pri la Republiko Ŝkid, kiel nomis sian kolektivon la buboj de la Hejmo 1, konstruaĵo L417. En ĝia kadro la knaboj partoprenis ne nur en organizado de sia vivo en la geto, sed ili lernis helpi unu la alian, laŭdi kaj admoni, instrui sin reciproke.

Menciindas, ke la direktoro de la „Natura gimnazio“ František Tichý mem verkis biografian libron pri Petr Ginz – Princ se žlutou hvězdou (La princo kun la flava stelo), kiu aperis en 2014 lia ĉeĥlingvan prelegon vi povas spekti ĉi-tie). I.a. li estis favoranto de Esperanto kaj dank al lia iniciato kadre de la eksperimento Esperanto estis devige dum unu studjaro instruata al ĉiuj studentoj de la lernejo (en 1993/1994 realigis Pavla Dvořáková; la instruado sekve bedaŭrinde ne plu povis esti daŭrigita pro zorgoj pri la naskiĝinta bebo).


LA PLEJ PREŜA AKTUALAĴO, kiu instigis kreon de tiu ĉi artikolo, estas informo aperinta 23.2.2018 en la ĉeĥa ĵurnalo Metro, ke la usona astronaŭto Andrew FEUSTEL (kies edzino havas ĉeĥajn radikojn), la 21-an de marto 2018 dum sia tria vojaĝo al la kosmo denove prenos iun objekton rilatan al Ĉeĥa respubliko, ĉi-foje ĝuste du pentraĵojn de Petr Ginz, aperintajn en la gazeto VEDEM. Li flugos kun ili nun al la Internacia kosma stacio.

  • Dum sia unua misio en 2009 Feustel kunportis Kosmajn kantojn de Jan Neruda kaj la ĉeĥan flagon kaj dum la dua en 2011 figureton de Talpeto de Zdeněk Miler.

Se vi promenos iam tra Prago kaj volos viziti, kie Petro loĝis, venu al la strato Stárkova 4 en Těšnov proksime al la metrostacio Florenc. Ĉe la dompordo estas metita t.n. „stumblenda ŝtono“ kun lia nomo …

Aŭ eĉ pli bone legu la libron pri li aŭ la retejon de VEDEM kaj prenu el ĝi kuraĝon, optimismon kaj kreeman inspiron en viaj malfacilaj vivmomentoj. Tiel plej bone tiu ĉi brava eksterordinara junulo plu vivos inter ni …


REKOMENDINDAJ EKSTERAJ LIGILOJ:

Pavla Dvořáková


Soubory
pdf ginz_poemo-rememoro pri-prago.pdf (509.37 kB)

  • publikita 26. 2. 2018
  • 286 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Eksterordinara knabo!

před rokem

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2019