Lanĉita kurso de Esperanto por portugalparolantoj en retejo Duolingo

Duolingo estas senpaga retejo por lernado de lingvoj, kiu funkcias ankaŭ kiel programo por iPhone kaj poŝtelefonoj kun Androjdo kaj Windows. La 28-an de majo 2015 publikiĝis beta-versio. Hodiaŭ uzas tiun ĉi kurson pli ol 1,3 milionojn da studentoj kaj ilia nombro daŭre kreskas.

En la angla versio de retejo facile troveblas la kurso de la Esperanto

Oni do ne povas miri, ke oni kreos ankaŭ kurson de la Esperanto en iu alia lingvo. Tiu sekva lingvo estis la hispana. La kurso estis lanĉita en la beta-versio la 26-an de oktobro 2016 kaj do estas jam disponebla al ĉiuj. Al la kurso jam aliĝis pli ol 385 mil da studentoj.

Esperanto estas do lernebla per Duolingo jam tri jarojn. La 14-an de majo, precize du semajnojn antaŭ la jubilea dato estis lanĉita la tria kurso de Esperanto ĉe Duolingo, ĉi-foje por portugallingvanoj.

Kurso estis kreita dum unu jaro, de marto 2017 ĝis marto 2018. Tiam la traduko de la frazoj pretis kaj la teamo sciigis Duolingon pri tio. Estis kelkaj teknikaj problemoj kaj pro tio la lanĉo de la kurso iom malfruiĝis.

Kiam oni lanĉos alian kurson de Esperanto en Duolingo, tio nun ne estas klara. Chuck Smith anoncis en intervjuo por Libera Folio, ke li planas viziti ilian centran oficejon ĉi-somere en Pittsburgh (Pensilvanio, Usono) por profunde kompreni kion ili opinias pri la kursoj de Esperanto ĉe Duolingo kaj kiel oni pluevoluigu ĉion. Tio gravas ankaŭ por ke ili havu tempon vidi kiom bone la nova kurso disvastiĝas.

Ĉiukaze, se vi ne ŝatas lerni per Duolingo (ĉar vi ne konas la anglan), provu multlingvan paĝaron Lernu!! Vi povas ankaŭ provi (kaze vi regas la ĉehan lingvon) interretan kurson laŭ lernolibro de Theodor Kilian.

Se vi preferas tamen pli personan kurson, ni povas rekomendi al vi partopreni Someran Esperanto-Studadon en Slovakio. De la 6-a ĝis la 9-a de aŭgusto okazos ankaŭ La 5-a Internacia Esperanto-lernejo en Bartošovice. -mir-


  • publikita 10. 6. 2018
  • 769 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024