Mesaĝoj de anĝeloj kaj muzika novjara bondeziro

Nome de Ĉeĥa E-Asocio ni deziras al vizitantoj de nia retejo Kristnaskon plenan de ĝojo, agrablaj surprizoj, harmonio kaj partumado kun tiuj, kiujn vi amas. Kaj ni alportas al vi ankaŭ du donacetojn.

La unua estas MESAĜOJ DE ANĜELOJ – mallongaj mesaĝoj por animkareso, instigo kaj inspiro por via vivovojo, destinitaj ne nur por periodo de Kristnasko, sed por la tuta sekva jaro. La tekstojn vi povas elŝuti el la suba parto de tiu ĉi paĝo, printi, distondi kaj sekve uzi – elpreni „hazarde“ ekz. post vekiĝo, antaŭ endormiĝo aŭ iam ajn kaze de bezono kaj emo iun mesaĝon destinitan ĝuste por vi :-) ! Ni esperas, ke ili ĝojigos kaj funkcios ankaŭ je tiuj, kiuj ne kredas je anĝeloj :-) !

La dulingvan version (esperantan-ĉeĥan) vi povas elŝuti ĉi-tie. Tiel ĉeĥaj esperantistoj povbas ĝin sendi retpoŝte donace ankaŭ al siaj neesperantistaj geamikoj!

Nome de la reteja redakcio ni sendas al vi ankaŭ etan novjaran muzikan bondeziron – novan registraĵon de Esperanto-traduko de la fama antikva ĉeĥa kristnaska/novjara kanto
„Jen venis al ni tag' de glor'“ („Den přeslavný jest k nám přišel“) – kune kun teksto kaj gitarakordoj, kaze ke ĝi plaĉus al vi kaj vi volus ĝin mem kanti.

Dezirante al vi ĉion bonan ni anoncas kristnaskajn feriojn kaj antaŭĝojas revidon kun vi en tiu ĉi rubriko post la 6-a de januaro 2011!

Pavla Dvořáková


Soubory
doc Mesaĝoj_de_anĝeloj_esp.doc (33.5 kB)
doc Bondezira_kanto_teksto_akordoj.doc (26 kB)
ogg Novjara_bondezira_kanto.ogg (4.09 MB)

  • publikita 18. 12. 2010
  • 1791 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

joel

#1 joel

Dankon. Bela estas tiu kanzono. Mi elsxutis gxin por kanti kun miaj lernantoj en la venonta e-kurso.
Bonan novan jaron.

před 13 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024