Vikirevuo MOZAIKO n-ro 8

Plua monato forfluis kiel riverakvo, do ni denove invitas al vin al bunta migrado tra Esperanta Vikipedio …

Landoj de la mondo

Kazaĥio

Nia unua vojaĝo direktiĝas ĉi-foje en la koron de Meza Azio, kie la naturo vidiĝas ne nur en formo de senfinaj stepoj …


Lingva kaj etna varieco

Indianoj

Kiam kaj de kie ili venis al la amerika kontinento?


Paĝoj el la historio

Historio de kristanismo

Okaze de la Paskofestoj ni rememoru koncize la gravajn historiajn „mejloŝtonpunktojn“ en la evoluo de la religio, kiu starigis bazon ankaŭ por la eŭropa klereco kaj kulturo.


Kulturo kaj arto

Isabel Allende

Tiu ĉi ĉilia verkistino, apartenanta al la plej legataj hispanlingvaj aŭtoroj entute, i.a. mencias en sia plej furora romano „La domo de la spiritoj“ dufoje Esperanton, unufoje en tre nekutima kunteksto


Elstaruloj kaj famaj kaj forgesitaj

Nicholas Winton

Ni sekvu vivhistorion de la brita makleristo, kiu en 1939 savis 669 plejparte judajn infanojn el la teritorio de endaĝerigita Ĉeĥoslovakio kontraŭ transporto al koncentrejoj.


Sociaj kaj spiritaj instruoj

Aŭrorurbo (Auroville)

Ni vizitu kune unikan eksperimentan urbon kaj internacian spiritan komunumon bazitan sur instruo de la barata filozofo Sri Aurobindo, kreinto de t.n. integra jogo.


Panoramo de scienco kaj tekniko

Nuklea akcidento en Černobilo

La 26-an de aprilo ni rememoras kvaronjarcentan datrevenon de la ĝis nun plej granda nuklea akcidento en la historio. Ni provu resumi kialojn, trapason kaj postsekvojn de tiu ĉi trista okazaĵo, kiu tuŝas nin ĉiujn.


Aboco de la komputila mondo

Linukso

Ĝi estas ofte nomata „Esperanto de la mondo de la programaro“


Libera tempo kaj vivstilo

Geokaŝado

Ĉu vi volas por vi mem aŭ por viaj gefiloj aŭ genepoj buntigi ekskursojn per iom da aventuro, streĉiĝo kaj amuzo? Ni konsilos al vi kiel!


Esperanto-movado

Homaranismo

Tiu ĉi filozofia koncepcio de d-ro Zamenhof estas ofte menciata. Sed ĉu vi vere detale konas ĝian enhavon?


Bonvenon en Ĉeĥio

Ĉu li solvis enigmon de transporto de la gigantaj skulptaĵoj moai sur Paskinsulo?

Malkovru ĉarmon de la renesanca urbo surlime inter Bohemio kaj Moravio, kies kastela areo ne malprave viciĝas al al Tutmonda heredaĵo de UNESKO


Sonregistraĵoj

Kilimanĝaro

Ni ekspediciu kune al la fascina „tegmento de Afriko“ (tekston de la registraĵo vi trovos ankaŭ ĉi-tie kaj fotogalerion ĉi-tie)


Rekomenditaj retpaĝaroj

Esperanta retradio

Renovigita projekto de Anton Oberndorfer el Aŭstrio, en kiu vi povas aŭskulti en modela prezento interesajn mallongajn programerojn pri diversaj temoj (kaj samtempe sekvi la tekston surekrane)


Esperanto en Youtube

Printempas

Renesanca komponaĵo en prezento de la nederlanda kamerkoruso Akordo


Vizitu en nia retpaĝaro

Fotogalerio de fondintoj kaj gravuloj de la ĉeĥa Esperanto-movado

kun ligiloj al vikipediaj artikoloj


MOZAIKO – vikimagazino n-ro 8 (bazita sur artikoloj el Esperanta Vikipedio) – aperis la 26-an de aprilo 2011.

Kompilis kaj redaktas Pavla Dvořáková. Koran dankon al ĉiuj aŭtoroj kaj kontribuintoj al la elektitaj artikoloj!

Viaj reagoj kaj temoj por enhavo de la sekvaj numeroj bonvenas!

Kontakto: komputado(heli­ko)esperanto.cz

ARKIVO:

n-ro 1 septembro 2010

n-ro 2 oktobro 2010

n-ro 3 novembro 2010

n-ro 4 decembro 2010

n-ro 5 januaro 2011

n-ro 6 februaro 2011 (nur dulingva versio)

n-ro 7 marto 2011


  • publikita 26. 4. 2011
  • 2279 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024