Esperantigitaj filmoj pri Suda Bohemio

Ferioj plentorentas kaj ĈEA ofertas al vi novan filmeton pri vizitinda regiono Suda Bohemio – nome pri la urbo Strakonice. Ni aldonas ligilojn ankaŭ al jam antaŭe faritaj filmetoj pri aliaj vidindaĵoj de la regiono.

La urbo Strakonice, situanta en la nordokcidenta parto de la Sudbohemia regiono, famas precipe pro sia belega burgo (mezepoka kastelo) kaj tradicio de sakfajfilaj folklorfestivaloj. Tamen ĝi ofertas al siaj vizitantoj multajn aliajn interesaĵojn. Temas pri profesie farita filmo realigita por la regiona interreta televido. Kompletan tradukon kaj dubladon pretigis Vladimír Türk el Netolice, nuntmepe la plej sperta kaj la plej aktiva ĈEA-membro en la fako de filmokreado. La virinan voĉon transprenis lia filino Vlaďka, kiu mem ne parolas, tamen favoras Esperanton.

Menciindas, ke se vi decidos mem viziti la urbon, en la burgo, kie troviĝas interesa Muzeo de Centra Otava regiono, disponeblas dank al traduko de Věra Muchnová ĉiĉeronaj tekstoj en Esperanto (libere en unuopaj salonoj)! Ne forgesu sekve enskribiĝi esperantlingve al la gastlibro, por montri, ke Esperanto vivas kaj uzatas :-)!


Ni invitas vin ankaŭ aliaj turismaj filmetoj, en kies pretigo (ĉu tradukado kaj paroligo aŭ subtekstigo kaj teknika prilaboro, aŭ ev. ankaŭ filmado) Vladimír Türk ankaŭ engaĝiĝis (krom la lasta envice):

La reĝa urbo Písek *

La burgo Zvíkov *

La urbeto Netolice

La kastelo Kratochvíle ĉe Netolice *

Arkeologia parko Netolice

Biciklovagoj ĉirkaŭ Netolice (kun Esperantaj subtekstoj)

Solenaĵo de la Historia pado de Linz en Netolice

Biciklovagoj tra Milevsko kaj ĉirkaŭaĵo

Petr Vok diboĉulo? (tre interesa televida filmo pri fama sudbohemia renesanca nobelo) *

Kastelo Jindřichův Hradec

Al filmoj signitaj per steleto (*) pruntedonis sian voĉon Jan Fidel Řepa.

Spektante kaj aŭskultante, krom interesaj informoj pri inspiroj por ekskursoj vi povas sendube bone ankaŭ praktiki vian vortprovizon en Esperanto!


Dezirantoj pri vizito de Suda Bohemio povas kontakti Esperanto-Klubon „La Ponto“ kun sidejo en Písek, kiu havas siajn membrojn en la tuta regiono.

Kontaktadreso estas pisek (heliko) esperanto.cz.

Interesitoj pri ebleco de kreado (paroligo aŭ subtekstigo) de similaj mallongaj filmoj pri kulturaj aŭ naturaj vidindaĵoj, povas peti konsulton ĉe V.Türk (tuurql (heliko) gmail.com). Ne timu kaj skribu, temas pri interesa, utila kaj kontentiga aktiveco :-)!

padv


  • publikita 7. 8. 2013
  • 763 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020