La dekmila vizito ...

… estis registrita la 4-an de majo, antaŭvesperon de la kvarmonata naskiĝtago de la Ipernity-paĝo de nia Esperanto-Muzeo. Ni invitas ankaŭ vin rigardi novaĵojn!

Inter sonregistraĵoj troveblas i.a.:

La vera voĉo de doktoro Zamenhof (el lia prelego dum UKo en 1909)

Komenca parto de la poemo Majo de K.H.Mácha, la pinto de la ĉeĥa lirika romanismo (la teksto por la Ipernity-membroj troviĝas ĉi-tie)

Ne preterpaseblas ligilo al interreta Esperanto-radiostacio pri budhismo kun multaj interesaj elsendajxoj (rakontoj/fabloj, pripensoj k.a.).


Iner la videofilmoj vi povas nun spekti:

Specimeno el Mefisto – fama Oskar-premiita filmo kun duamondmilita temo, en 1987 komplete dublita en Esperanto

Kapriol'! – La Dolĉo de la Majo – kanto (kun subtekstoj) de folkstila nederlanda grupo (posteulo de KAJTO)


Se vi senpage registriĝas en Ipernity, vi povas legi kaj elŝuti ankaŭ la tekstajn dosierojn:

En la nova albumo Spiritaj tradicioj (lige al la temo de la nove preparata muzea ekspozicio) troviĝas ekzemple:

Biblio – Nova Testamento

Richard Bach – Johano Livingstono Mevo – ĉarma alegoria historieto pri spirita serĉado kaj transiro de siaj propraj imoj

Budhismaj fabloj spritaj kaj saĝaj rakontetoj ankaŭ por nebudhanoj


En la albumo Beletro origina aperis nove:

Johan Valano – Ĉu vi kuiras ĉine?  – iam tre furora detektivromano de Claude Piron

Ŝtefo Urban – La lasta tago katastrofisma sciencfikcia rakonto de konata ĉeĥa gitar-profesoro kaj virtuozo, edzo de Eli Urbanová

Miloš Lukáš – Lerteco sorĉon ne bezonas humura rakonto de elstara ĉeĥa E-tradukisto

Ni antaŭĝojas vian viziton kaj viajn reagojn! Agrablan legadon /aŭskultadon/ spektadon!


Ankoraŭ pli ni antaŭĝojas la 4-an de junio vian viziton en Svitavy dum la Muzea nokto, ligita kun inaŭguro de la nova ekspozicio pri „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“ (ekde la 16-a horo). Riĉa kultura, kleriga programo, ekskursoj, ebleco de semajnfina tranokto en la studenthejmo.

Info:muzeagru­po(heliko)espe­ranto.cz

Pavla Dvořáková (pd)


  • publikita 9. 5. 2011
  • 1175 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020