13-a kongreso de ĈEA

Post 3 jaroj, denove en aŭtuno, okazis en Šumperk de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiun partoprenis ĉ. 80 homoj. Kio grava okazis tie kaj kiu nun estas en la estraro? Ne nur pri tio ni volas en tiu ĉi artikolo paroli…

Se okazas kongreso, tio signifas, ke estas tempo de elektado de nova estraro. Sed bonŝance, kvankam la kongreso havis ĉefe laboran etoson, estis tempo ankaŭ por amuzo…

Vendrede okazis prelego de Petr Chrdle por lokaj homoj kun nomo „Esperanto – vojo al konado kaj novaj geamikoj“. Post li prelegis pri UKo en Kopenhago Libuše Hýblová kun K. Vala.

Vespere estis diskuto pri novaj statutoj kaj elektregularo.

Sabate estis elektita nova estraro, kiu laboros dum sekvontaj 3 jaroj sub gvido de Vladimír Dvořák. Kontaktojn al aktuala komitato vi trovos ĉi tie.

Posttagmeze oni promenis al urbcentro de Šumperk. Partoprenantoj povis viziti eĉ urban teatron kaj en loka monaĥejo okazis eta koncerto de ĉambra muziko.

Fotogalerion de la aranĝo vi trovos ĉi tie. Kiel uživatelské jméno tajpu ces kaj kiel heslo tajpu sjezd 2011 (ĉio per minuskloj kaj antaŭ jaro estas spaco).

Grandan dankon meritas ĉefe membroj, kiu ne plu estos en la komitato, al ĝisnuna prezidantino Jana Melichárková, vicprezidantoj Petr Chrdle kaj Jiří Tomeček kaj sekretario Pavel Polnický por ilia laboro kaj ankaŭ organizantoj de loka ŝumperka klubo, precipe Libuše Hýblová kaj Kvido Janík.

En jaro 2012 okazos konferenco de ĈEA de la 27-a ĝis la 30-a de septembro 2012 plej verŝajne en Břeclav en kunlaboro kun slovakaj kaj aŭstraj esperantistoj.


  • publikita 1. 11. 2011
  • 1615 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024