ĈEA sukcesis en alvoko de la Biblioteka Apogo Bachrich

Estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio sendis fine de aŭgusto 2015 subvencipeton kadre de la alvoko de la Biblioteka Apogo Bachrich. La peto estis pritraktita pozitive kaj ĈEA por sia biblioteko, situanta en Esperanto-Muzeo en Svitavy, en oktobro 2015 ricevis donace entute 10 petitajn valorajn librojn en sumo 133 Eŭroj.


En la libro „Vivprotokoloj“ troviĝas ankaŭ rakonto de la ĉi-jare forpasinta honora membro de ČEA Jiří Patera. La libro „Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo“ estis tradukita al la ĉeĥa lingvo far Jindřiška Drahotová kaj eldonita en la j. 2003 en la eldonejo Volvox Globator.

Pliaj informoj pri la libroj (inkl. ev.recenzojn) troviĝas en la UEA-Katalogo.

La libroj estos prezentitaj la 6-an de novembro 2015 kadre de la Anstataŭa Kongreso de ĈEA en Ústí nad Orlicí.


ĈEA sukcesis en simila peto ĉe la antaŭa Biblioteka Fondaĵo Poul Thorsen en 2011. Estas ankaŭ realigata interŝanĝo kun partneraj bibliotekoj eksterlande (Biblioteko de GEA en Aalen, IKC Herzberg, Nacia Esperanto-Muzeo en Gray, Francio). Librodonacojn la biblioteko ricevis ne nur de ĉeĥaj esperantistoj, sed ekz. ankaŭ de Esperanto-Muzeo kaj Kolekto pri Planlingvoj en Vieno.



Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio entenas nuntempe pli ol 16 000 katalogigitajn bibliotekajn unuojn plus pliajn librojn por interŝanĝo. La libroj kaj gazetoj troviĝas ne nur en la muzea ejo, sed ankaŭ en du apartaj deponejoj. La prilaboron volontule prizorgas s-ino Marie Čumová. La aktualajn katalogojn vi povas elŝuti KLAKANTE ĈI-TIE (en la suba parto de la paĝo).

Sampaĝe troviĝas pli detalaj informoj pri la biblioteko. Ĝi troviĝas en teretaĝo de la Domo de Ottendorfer en Svitavy, kiu antaŭ la 2-a mondmilito estis la plej ampleksa germanligva publika biblioteko en Moravio kaj onidire eĉ en la tuta tiama Aŭstrio-Hungario. La ejo servis ankaŭ por prelegoj kaj kulturaj spektakloj. La domon konstruigis en 1892 surloke de sia naskiĝdometo la loka mecenato Valentin Oswald Ottendorfer (1826–1900), kiu post la revolucia jaro 1848 elmigris al Usono. En Novjorko li ankaŭ fondis publikan bibliotekon, kiu troviĝas sur la listo de Naciaj memorindaĵoj.

Publika Ottendorfer-Biblioteko en Novjorko

Domo de Ottendorfer en Svitavy (sidejo de ĈEA-Biblioteko) sur bildkarto el fino de la 19-a jarcento


Pavla Dvořáková (-padv-)


  • publikita 30. 10. 2015
  • 849 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Jindřiška

#1 Jindřiška

Demando: Ĉu oni povas prunti kontraŭ pago iun libron?

před 8 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024