NOPROBLEM - nova muzikgrupo en Esperantujo

Ĉeĥlingva muzikgrupo NOPROBLEM el la moravia urbo Kostelec na Hané kantas nun ankaŭ en Esperanto. Post lastjara premiera koncerto ili larĝigis sian repertuaron kaj eldonis kompaktdiskon, kiu inkluzivas ankaŭ 6 kantojn en esperantlingva versio.

La grupo stile orientiĝas al folkmuziko, precipe el la repertuaro de la konata ĉeĥa muzikgrupo Spirituál kvintet, kiun ĝi bonkvalite imitas (nigrulaj spiritualoj, popolkantoj el britaj insuloj k.a.)

La oficiala retejo de la grupo estas

https://noproblemkostelecnahane.webnode.cz/

En majo 2013 unue kantis en Esperanto nur kantisto de la grupo Jiří Weiss, kiu provis kanti kanton Verda Kamparo, kiun esperantigis Attila Varró el Hungario. Prezentado okazis en Husana preĝejo en la urbo Prostějov.

En oktobro 2013 dum la 2-a Internacia Esperanto-Lernejo en kastelo Bartošovice la tuta grupo prezentis tri kantojn en Esperanto dum ilia publika vespera koncerto. Registraĵon el la koncerto vi povas spekti pere de ligiloj en nia artikolo el la 19-a de novembro 2013.

Post granda sukceso ili decidis daŭre kanti en Esperanto.

En la jaro 2014 ili eklernis aliajn tri kantojn en Esperanto kaj sukcesis registri entute 6 kantojn en profesia registrejo EAM studio. Kompakta disko estis fabrikita en iama fabriko de eldonejo Supraphon. Helpe de eldonejo Espero kunlabore kun firmao E@I kaj Verda Stacio estis eldonita unua dulingva kompakta disko de Noproblem en Esperanto kaj la ĉeĥa sub la nomo „SENPROBLEME EN ESPERANTO“.

Jen la prezento de specimenoj de ĉiuj 6 kantoj en Esperanto:

https://soundcloud.com/…en-esperanto

(klaku al trianguleto „PLAY“ en la suba dekstra angulo de la ekrano!)

En monato Julio 2014 tuta muzikgrupo prezentis unue publike ĉiujn 6 kantojn en Esperanto dum ilia unua eksterlanda koncerto en Nitra dum SES 2014 antaŭ granda publiko. Kaj antaŭ koncerto ili baptis ilian unuan KD-on en Esperanto, kiun senpage ricevis ĉiuj partoprenantoj (!). Post la sukcesa koncerto, kiu plaĉis ne nur al la publiko , sed ankaŭ al membroj de muzikgrupo mem, ĉiuj 8 membroj de la grupo decidis partopreni kursojn de Stano Marček dum la venonta la 3-a Internacia Esperanto-Lernejo en kastelo Bartošovice, kiu okazos de la 31-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2014.

La KDo- aĉeteblos tie, same kiel en la eldonejo ESPERO.

ĈEA ankaŭ klopodos havigi ĝin por sia Libroservo kaj prezenti dum la sia kongreso en Prostějov fine de oktobro.

Ni deziras al la nova grupo, kiu nun povos pliriĉigi Esperanto-kulturon, progreson kaj sukceson!

  • padv-, informfonto: Pavol Kaščák

  • publikita 11. 8. 2014
  • 1167 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

L.Hruška

#1 L.Hruška

Moc se mi to líbí a mrzí,že nebydlím v Písku,rád bych se všeho zůčastnil.
Gis la revido Ladislav.

PS: dost už takhle esperanto zapomínám.

před 5 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020