Novaĵoj de esperanta reta televido "Verda stacio"

Ni invitas vin aŭskulti novajn interesajn muzikajn kaj parolajn programojn de la renaskiĝinta Verda Stacio, elsendanta nun el Ostrava kaj redaktata de Paŭlo Kaščák. Ĉi-foje ni ŝatus inviti vin por spekti videoraportoj pri KAEST, sed ni ankaŭ revenos al la UKo en Nitra pasintsomere.

Pasintjare ni informis en tiu ĉi aktualaĵo pri novaĵoj ne nur de interreta laboro de E@I, sed ankaŭ pri KAEST – Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, kun la ĉeftemo „Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado“.

Al la aranĝo kun multaj interesaj prelegoj venis ankaŭ esperanta reta radio- kaj televidstacio VERDA STACIO el Ostrava por filmi…

Do, se vi volas vidi, kia estis atmosfero dum KAEST, jen bonvolu spekti jenajn videojn:

Unua video: Akcepto


Dua video: Intervjuo kun Chuck Smith


Tria video: Intervjuo kun Petr Chrdle


Kvara video: Intervjuo kun Stefan McGill


Kvina video: Intervjuo kun Peter Baláž, la ĉeforganizanto de la KAEST


Kaj kiel ni menciis en la komenco, ni ŝatus oferti ankaŭ ion pri pasintjara 101-a UK en Nitra. Nome temas pri du videoj, kiujn kreis ankaŭ Verda Stacio:

Teatraĵo „El vivo de insektoj“ de fratoj Čapek


Slovaka-esperanta prezento Tuŝoj je animo


GRAVA INFORMO:

Se vi volas informi ankaŭ pri viaj aranĝoj kaj aliaj aktivecoj, bv. kontakti la redaktoron Paŭlo Kaščák al

verdastacio@gmail.com

-mir-


  • publikita 10. 3. 2017
  • 590 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Dank' al la videoj mi povis vidi tion, kion mi ne partoprenis.

před 3 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020