Aŭskultu renaskiĝintan "Verdan Stacion"!

Supozeble vi konas radiostacion Verda stacio, kiu ekde 1932 ĝis 1950 elsendis el Brno kaj sekve el Prago bonkvalitajn esperantlingvajn programojn. La saman nomon portas nova interreta radioprojekto, al kies aŭskultado ni invitas vin!

La projekto estiĝis en 2011 en la urbo Ostrava (ĉefurbo de Moravia-silezia regiono, Ĉeĥio) kaj estas gvidata de Pavol Kaščák.

Ĉiumonate aperas unu ampleksa programbloko, kiun eblas aŭskulti pere de podkasto, do ankaŭ en la arkivo, iam ajn vi havas tempon …

La plej freŝa programbloko alportas raporton pri enhavo de la „Muzea nokto“ (kaj aŭtentikajn registraĵojn de kelkaj programeroj), kiu okazis en Svitavy la 2-an de junio. Krome vi aŭdos tie ankaŭ intervjuon kun hungara kantistino kaj ankaŭ Ipernitianino Anjo Amika (kaj ŝian kanton „Bela revo“), „Maratonon“ – blokon pri ŝercoj kaj muziko k.a.

La radioprogramon vi povas aŭskulti klakante al

http://verdastacio.weebly.com/

Se al vi plaĉos la programo, bv. sendi la rekomendon ankaŭ al viaj esperantaj geamikoj!Viaj ripetaj vizitoj estas kompreneble bonvenaj! Ja temas pri bona lingvopraktikado, se vi ne havas okazon aŭdi regule vivan Esperanton dum iu aranĝo.

Kunlaborantoj kaj kontribuantoj al la radio estas serĉataj! Ju pli da ili estos, des pli ofte aperos novaj programoj! Kaze de intereso bv. skribi al verdastacio@gmail.com.

Pri historio de la origina „Verda Stacio“ vi povas legi en la retejo de Miroslav Malovec.

padv


  • publikita 9. 7. 2012
  • 1269 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024