Nova amuza projekto de E@I

Per tiu ĉi aktualaĵo ni ŝatus informi vin, ke komence de marto 2015 estis lanĉita nova projekto de organizo E@I. Netradicie ja ne temas pri tre serioza projekto, kiel en kazo de projektoj por lerni por lerni la slovakangermanan lingvojn. Ankaŭ ĝi ne celas prezenti vegetarajn aŭ veganajn receptojn, kiel ni jam informis en aktualaĵo de pasintjara marto.

Do kia celo estas de tiu ĉi paĝo? Simpla – vizitante tiun ĉi paĝon vi povas amuziĝi, ĉar projekto nomiĝas Ridejo.

Kiel oni skribis en blogo de E@I, humuraj retejoj estas multegaj en aliaj lingvoj, sed ĝis nun mankis simila en Esperanto (kvankam projekto Lernu ankaŭ havas sekcion kun anekdotoj, kiun vi povas eĉ sen reĝistriĝo viziti). Tial E@I venas kun la verdlingva retejo, por humurigi kaj amuzigi esperantistojn. La funkciado estas simpla kaj simila al tiu, kiun oni trovas en multaj tiaj retejoj: ŝercoj kaj amuzaj bildoj estas ordigitaj laŭ pluraj kategorioj, kaj legantoj povas proponi ŝercojn (viaj aldonoj estas tre bonvenaj!), voĉdoni por la plej amuzaj kaj diskonigi ilin en sociaj retoj.

La retejon, kiu estis delonge planata, fine realigis Matthieu Desplantes el Francio, kiu ankaŭ kreis pasintjare jam menciitan projekton Bonan apetiton.

Nuntempe la projekto jam havas 21 kategoriojn da ŝercoj, sed vi povas eĉ trarigardi bildajn ŝercojn. Krome vi povas voĉdoni, kiu ŝerco al vi plaĉas!

Do vi ĉiuj estas bonvenaj ne nur viziti unuan retan kolekton de ŝercoj en Esperanto sed ankaŭ kontribui al ĝi! -mir-

http://ridejo.ikso.net/


  • publikita 25. 4. 2015
  • 627 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020