Probal Dasgupta en itala televido

Fine de aŭgusto prezidanto de UEA, profesoro pri lingvistiko Probal Dashgupta (Barato), partoprenis kiel ĉefpreleganto la italan kongreson en Torino. En ties kadro, li estis intervjuita de la kultura sekcio de Itala Televido RAI.

Oni povas spekti la elsendon en la suba adreso:

http://www.youtube.com/watch?…

Bonvolu rimarki, ke la intervjuo okazis EN ESPERANTO, tio estas ke ankaŭ la ĵurnalisto parolis en Esperanto, kaj la italigo de la interparolo estas skribita fone.

La ĵurnalisto estas Giulio Cappa, konata esperantisto kaj sekciestro de la kultura fako de la itala televido.

Michela Lipari


fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu


  • publikita 7. 12. 2011
  • 922 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020