Ĉeĥa Vikipedio estis fondita pere de Esperanto

Kiam la Esperanta Vikipedio jam aĝis unu jaron, ankoraŭ ne ekzistis versio de Vikipedio en la ĉeĥa. La ĉeĥan version helpis fondi Chuck Smith kaj la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec.

Li malkovris Vikipedion pere de la Esperanta versio, kaj poste tradukis la interfacon el Esperanto al la ĉeĥa. La historio iĝis konata al pli vasta publiko nur lige kun la dekjara jubileo de la tuta Vikipedio, kiam la ĉeĥa periodaĵo Wikimedia publikigis intervjuon kun Miroslav Malovec. Ni aperigas ĝian tradukon.

La originala intervjuo en la ĉeĥa aperis en la revuo Wikimedium 1–2011. Angla traduko legeblas en la blogo de Chuck Smith. Same kiel por la originalo, por la tradukoj validas la licenso Creative Commons BY-SA.

La ĉeĥan Vikipedion vi fondis en la jaro 2002. Tiam eĉ la angla Wikipedia aĝis nur ĉirkaŭ 20 monatojn. Kiel vi fakte kontaktiĝis kun ĝi?

Vikipedion mi ekkonis pere de Esperanto. Jam printempe 2000 mi skribis en nia asocia bulteno (Starto 2/2000, p. 3), ke ni bezonas en Esperanto ĝeneralan enciklopedion, ĉar fremdaj lingvoj servas al la homoj pli kiel fonto de informoj ol por senpera komunikado kun hazarde renkontita fremdulo. Kiam en marto 2002 en la revuo de nia Roterdama centro (Esperanto 3/2002, p. 68) aperis informo, ke usona studento Chuck Smith fondis Esperantan version de la interreta enciklopedio Wikipedia (ĝi estis la unua fojo, kiam mi aŭdis pri Vikipedio), mi ekĝojegis, ke mi trovis fratecan animon kaj mi tuj enregistriĝis. Mi bezonis kelkan tempon por kompreni la instrukciojn de Chuck, kiel la sistemo funkcias, sed poste mi kontribuis regule.

Kiel vi rememoras vian decidon fondi la ĉeĥan Vikipedion?

En novembro samjare ni havis en Dobřichovice apud Prago seminarion pri fakaj aplikadoj de Esperanto, kaj tie mi konatiĝis kun Chuck Smith (tiam 23-jara), kiu venis prelegi pri Vikipedio. Post unu semajno li veturis al Budapeŝto, survoje li haltis en mia hejmo kaj demandis, kial mi ne fondas la ĉeĥan Vikipedion? Ĉar mi ne scias fari ĝin, mi respondis.

Li petis permeson konekti mian komputilon al la interreto, elŝutis tekston en formato TXT sur mian ekranon kaj diris: kio estas en la angla, lasu, tio estas komandoj por la maŝino, sed Esperanton inter la citiloj enĉeĥigu, ĉar tio estas instrukcioj por la homoj. La tradukado daŭris proksimume du semajnojn, poste mi sendis la rezulton al Brion Vibber, kiu post du tagoj anoncis, ke la ĉeĥa vikipedio jam funkcias. Ni sukcesis fari tion preskaŭ fine de 2002. Sed mi trovis, ke mi faris mistajpojn aŭ kelkajn komamdojn mi malĝuste interpretis, tial mi petis pri korektoj. Li donis al mi pasvortojn, por ke mi ĉion korektu mem. Mi plenumis la taskon kaj la pasvortojn forgesis.

Poste komencis aliĝi novaj homoj, mi lasis ilin labori kaj mi mem dediĉis min al la Esperanta versio. Post kelka tempo ili anoncis al mi, ke mi ĉiam estas registrita kiel administranto, kiu ne plenumas siajn devojn, do mi rezignis pri la funkcio.

Kion vi atendis de la fondo de Vikipedio? Kiudirekte kaj al kiu amplekso vi supozis, ke ĝi disvolviĝos?

Ĉe la Esperanta versio mi esperis krei inform-sistemon, kiu ebligus al Esperanto plenumi unu el la ĉefaj taskoj de internacia lingvo, nome liveri informojn pri ĉio imagebla. Samtempe mi volis prezenti al la mondo la ĉeĥan kulturon multe pli detale, ol estas kutime en paperaj enciklopedioj, kaj mi esperis, ke la ceteraj esperantistoj prezentos same sian nacian kulturon. Ekz. la plej grandaj mondaj pentristoj estas jam viditaj ĝissate, interesus min ankaŭ pentristoj danaj, hungaraj, finnaj, islandaj ktp., kiuj eble estas mapli grandaj, sed certe inter ili troviĝas kreantoj tre originalaj (kiel niaj Lada aŭ Zrzavý).

Ne lastvice mi volis registri la historion de Esperanto. Laŭ peto de Chuck Smith mi kopiis 2.600 artikolojn el Enciklopedio de Esperanto el 1935, kiuj priskribas niajn tiamajn organizojn, gazetojn, librojn, personojn. Multaj artikoloj estis tuj aktualigataj kaj kompletigataj de aliaj vikipediistoj. Kaj aperadis novaj artikoloj priskribantaj la lastajn 75 jarojn.

Ĉe la ĉeĥa versio estis alia situacio. En la unua momento mi volis plenumi la peton de Chuck kaj plie mi ne deziris, ke la ĉeĥa versio manku inter la aliaj lingvoj. Kaj kompreneble plaĉis al mi la imago, ke la ĉeĥa versio devos danki sian estiĝon al esperantistoj. Mi planis, ke mi verkos pri interlingvistikaj temoj, sed aliajn temojn mi lasos al ceteraj ĉeĥoj. Mi supozis, ke formiĝos interreta versio de niaj paperaj enciklopedioj, kvankam pro kopirajto necesas ĉiun artikolon reverki.

Ĉefa avantaĝo estas, ke tie aperas aktualaĵoj, kiuj devos atendi kelkajn jarojn por eniri presitan enciklopedion kaj ofte ili tute ne eniras ĝin. Vikipedio reagas tuj, eĉ harstarige rapide (ekz. post morto de famuloj), kaj oni povas enmeti multajn aferojn, kiujn la aŭtora kolektivo de klasika enciklopedio rifuzus envicigi pro nesufiĉa loko. Aŭ pri iu ili skbis nur du frazojn, ĉar la persono ŝajnis al ili ne tiom grava, sed en Vikipedio vi povas enmeti detalan informon. Vi povas enmeti junajn artistojn, sportistojn, sciencistojn kaj politikistojn, kiuj en la paperaj enciklopedioj aperos nur post multaj jaroj.

Sed ofte mankas eĉ maljunaj, kiuj meritus tie esti, sed la enciklopediaj aŭtoroj pri ili ne scias. Ekzemple la viena profesoro Eugen Wüster, fondinto de la teknika normigo kaj terminologio, estas en neniu ĉeĥa enciklopedio. Certe ekzistaj miloj da similaj kazoj. Mi opinias, ke ĉiu homo, kiu laboras per papera enciklopedio, enskribis jam multegajn marĝenajn notojn, englutis eltranĉojn el gazetoj k.s. Vikipedio ebligas al ni reciproke proponadi al ni tiajn kompletigojn.

En la unuaj semajnoj kaj monatoj, ja eĉ jaroj, estis la ĉeĥa Vikipedio tute alia ol nun. Por ke la legantoj povu imagi tion: Kia estis la ĉefa diferenco?

Komence oni neglektis la kopirajton, kelkaj kontribuantoj enmetadis rakontojn anstataŭ enciklopediajn artikolojn, certa formo kaj strukturo devis ankoraŭ kristaliĝi. Kontribuis ankaŭ malseriozaj homoj por balzami siajn frustriĝojn. Ekzemple pri unu politikisto ili skribis, ke li estas kreteno, nenion pli. Sed la sekvan tagon iu alia afiŝis detalan seriozan artikolon, tial danke al tiu mispaŝo la politikisto (kies nomon mi ne konfesos) eniris Vikipedion eble kiel la unua politika persono. Iom post iom evoluis bezono, ke ĉiu aserto estu dokumentita, de kie la skribinto ĉerpis la informon.

Kreiĝis regulo de neŭtraleco: vi ne rajtas skribi, ke Jesuo estas Dia filo, sed vi devas la ideon formuli tiel, ke la kristanoj kredas, ke Jesuo estas Dia filo. Ĉe bildoj vi devas pruvi, ke ĝi ne estas blokita de kopirajto k.s. Vikipedion superŝutis kritiko de profesiuloj, ke ĝi estas nefidinda kaj neserioza, kio kaŭzis, ke oni devis severe starigi la regulojn.

Aliflanke Vikipedio havas multe pli frue aktualajn informojn kaj tre valora estas ankaŭ la fakto, ke el siaj legantoj ĝi faras aŭtorojn kaj aktivajn kontribuantojn, ke homoj reciproke nekonataj lernas kunlabori, ke ili devas detale studi sian temon antaŭ ol verki pri ĝi, kio ilin riĉigas pli ol pasiva legado de artikolo, kvankam prilaborita profesinivele.

Multe pli da laboro vi faris por Vikipedio en Esperanto, kie vi kontribuas ĝis nun. Ĉu ĝi plaĉas al vi pli multe?

En la ĉeĥa ni havas amason da enciklopedioj, Vikipedio estas nur plua en la vico kaj kompreneble ekzistas sufiĉe da aliaj ĉeĥoj, kiuj kontribuas al ĝi. Se ĉiu Esperanta vikipediisto forkurus al sia nacia versio, la Esperanta orfiĝus. Tial la naciajn Vikipediojn ni lasas al niaj samlandanoj kaj ni mem dediĉas niajn fortojn al la Esperanta kiel al la komuna internacia kreaĵo, pli la unua de tia speco en la historio de Esperanto. Al la ĉeĥa mi sporade kontribuas per temoj pri Esperanto, sed ekz. pri ĉeĥaj artistoj aŭ memoraĵoj mi prefere skribas en la Esperanta versio kaj tiamaniere mi propagandas la ĉeĥan kulturon eksterlande. Krome ni ne volas forgesi homojn, kiuj laboris por Esperanto antaŭ ni, tial ni prilaboras ankaŭ la historion de nia movado, kiel mi jam menciis.

Sed Vikipedio estas nur unu el miaj aktivadoj. Mi kontribuas ankaŭ al Enciklopedio de Brno kaj al Aŭtoritatoj de Nacia Biblioteko, se mi tie trovas mankantajn aŭ erarajn indikojn. Al biologia librejo BioLib mi enmetis ĉirkaŭ 11.000 esperan­tlingvajn nomojn de animaloj kaj plantoj, per kelkaj ciferecigitaj libroj mi kontribuis al la projekto Gutenberg. Mi prilaboras manuskriptojn de longe forpasintaj esperantistoj, redaktas la asocian bultenon, mi esperantigis tekstojn por la Muzeo de Esperanto en Svitavy k.s. Mi „saltas“ de unu afero al alia, kiam aperas bezono ion prilabori.

Kiel vi taksas la nunan stato de la ĉeĥa Vikipedio? Ĉu vi mem uzas ĝin kiel leganto?

Kompreneble, kiam mi bezonas informon de enciklopedia karaktero, mi ekzamenas diversajn lingvajn versiojn de Vikipedio, ĉar ĉiu havas ion, kio ĉe la ceteraj mankas. Ofte ĝi utilas al mi kiel terminologia helpilo, kiam mi bezonas scii, kiel diversaj lingvoj nomas certan objekton. En ĉiuj versioj mi renkontas atikolojn prilaboritajn modele kaj ankaŭ tiajn, kie estas nur minimumo da informoj. Finfine, eblas presi Vikipedion kiel libron, mi jam vidis la germanan libroforme. Mi opinias, ke ĉeĥa ankoraŭ ne estas matura por presado, sed ne mankas multe.

Kaj kion pri la aliaj projektoj de Wikimedia, ĉu en la ĉeĥa, ĉu en Esperanto? Ĉu vi intime rilatas ilin kiel aŭtoro aŭ uzanto?

Pri la ceteraj projektoj mi ne okupiĝas, nur al esperantlingvaj vikilibroj mi donis kelkaj pecojn, sed jam antau kelkaj jaroj.

Kiam iu vizitas vian personan retejon, li eĉ ne ekscios, ke vi fondis la ĉeĥan Vikipedion. Ĉu vi ne fieras pri tio?

Mi ne deziras aspekti kiel fanfaronulo, tial mi preferas, kiam oni diras, ke la ĉeĥan Vikipedion fondis esperantistoj, ne mi persone. Cetere, efektive ĝin kreis Chuck Smith kaj Brion Vibber, mi estis nur la unua, kiun ili petis enĉeĥigi komandojn por Vikipedio. Kaj tio ne estis tiom granda ago. Eble en tiu senco mi reverkos mian retejon.

Fondinto de la angla Vikipedio Jimmy Wales estas nuntempe unu el grandaj figuroj de Interreto kun nemalgranda influo. Tion pri vi oni ne povas diri. Ĉu vi ne malkontentas pri tio?

Ne, mia traduko de nelonga teksto ne estas komparebla kun kreo de ideo, de koncerna programo, enretigo, propagando de la tuta afero. Jimmy Wales sian influon meritas, se li ĝin efektive havas. En lastaj monatoj li estis eksponita en Vikipedio kiel petanto, skuanta sian monujon, mi ne scias, ĉu tio estas la ĝusta gloro kaj ĝusta influo.

Kion videzirus al Vikipedio, ne nur al la ĉeĥa, sed al la tutmonda, dekjara, por pluaj dek jaroj?

Mi kredas, ke enciklopedioj, vortaroj kaj similaj aferoj de eduka karaktero restos en Interreto por „etenaj tempoj“ kaj ĉiu nova generacio ilin perfektigos kaj tralaboros. Estus sensence jam faritan laboron forviŝi kaj denove verki dekomence. Mi esperas, ke profesiuloj ĉesos kritiki Vikipedion pro eraraj informoj kaj kontribuos al la komuna verko per korekto de la eraroj. Cetere ankaŭ en la klasikaj enciklopedioj eraroj svarmas, ĉar neniu povas koni ĉion parkere, profesiulo same kiel amatoro kopias el pli fruaj enciklopedioj inkluzive de eraroj.

Sed nenie estas la eraroj tiel facile korekteblaj kiel en nefermita sistemo de Vikipedio. Kiam vi trovas eraron en papera enciklopedio, vi korektos ĝin per plumo en via ekzemplero, sed la aŭtoroj ne ekscios pri tio kaj en sekva eldono ripetos la saman eraron. En Vikipedio vi skribos komenton, kial vi opinias, ke en la teksto estas eraro, kaj post ioma diskutado la eraro estos korektita aŭ aperos tie atentigo, ke ekzistas du fontoj kun diferencaj indikoj. Tiamaniere Vikipedio povas per sia fidindeco proksimiĝi al profesiaj enciklopedioj kaj samtempe teni sian popolan karakteron.

Danke al la fakto, ke kontribui povas ĉiu interretano, Vikipedio amasigas grandan kvanton da informoj, kiuj aliloke ne estas troveblaj, tial Vikipedio estas unika inter la ceteraj enciklopedioj. Ĝi fariĝas kolektiva verko de la tuta homarokaj mi supozas, ke tio ne ŝanĝiĝos, ĝis kiam ekzistos la homa civilizo. En la sekva jardeko verŝajne aliĝos novaj lingvoj, ekzemple afrikaj kaj indianaj, kio alportos riĉigon pri kulturoj kaj realaĵoj, kiuj nun estas menciitaj nur marĝene – kaj ne nur en Vikipedio.

Mi esperas, ke la nuna jardeko fariĝos jardeko de virtualaj bibliotekoj, kiuj nun serĉas sian optimuman formon (Gutenberg, Europeana k.s.), sed foje ili fariĝos virtuala varianto de naciaj kaj sciencaj bibliotekoj, kie oni trovos beletron, fakan literaturon, turismajn informojn, fotojn, sonregistraĵojn, videojn kaj filmojn kaj komprenebleankaŭ enciklopediojn. Do mi deziras al Vikipedio, ke ĝi tenu en tiu virtuala mondo sian eksterordinaran pozicion.

Traduko el la ĉeĥa: Miroslav Malovec

fonto:http://www.liberafolio.org/…de-esperanto

alŝutis pd


  • publikita 27. 1. 2011
  • 923 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Jarmila Rýznarová

#1 Jarmila Rýznarová

Saluton Mirek! La artikolo estis por mi treege interesa. Mi admiras Viajn scipovojn,spertojn,lertecon kaj mi el la tuta koro deziras al Vi pluajn sukcesojn.

před 9 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020