Nova retejo pri Volontula Lingvoinstruado pretas!

Komence estis ideo organizi kurson de Esperanto en Prago. Sed kie kaj kiel? Kiujn materialojn uzi? Kiel reklami la kurson? Kaj kiel gvidi ĝin? Tiujn demandojn havis estraro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo en jaro 2016. Sed en sama jaro aperis alvoko de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, ke la organizo serĉas landajn sekciojn, kiuj pretas kunordigi Erasmus+ projekton, kaj ke unu el la temoj, kiujn ili proponas, estas lingvoinstruado. Post kelkaj babiladoj inter la estraranoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj TEJO oni trovis interkonsenton kaj komunan emon subvencipeti.

Subvencipeto estis sukcesa, dank al tio oni komencis unuaj laboroj – ĉefe amasa subskribado de diversaj kontraktoj. Sekvis unua laborrenkontiĝo en itala Trento komence de oktobro 2017. Post tiu ĉi renkontiĝo okazis vera instruseminario dum la 9-a Junulara E-Semajno en Ŝĉeĉino (tradicia silvestra renkontiĝo, kiun organizas komune Germana kaj Pola Esperanto-junularoj).

Tomáš Stano prezentas agadon de Ĉeĥa Esperanto-Junularo dum la konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en oktobro 2017, inter ili ankaŭ novan projekton

Silvestran trejnadon gvidis Szabolcs Szilva el Hungario, kiu mem estas sperta instruisto de Esperanto.

Kvanto de kandidatiĝoj ol estis lokoj en la projekto, oni strebis plej juste elekti la plej bonajn kandidatojn. La trejnitoj ankaŭ ricevis unuajn hejmtaskojn.

Labora etoso dum la seminario en Ŝĉeĉino

Komuna foto de partoprenantoj de la seminario en Ŝĉeĉino

Post la seminario en Ŝĉeĉino okazis marta seminario en franca urbo Toulouse, kie la partoprenantoj mem provis intrui esperanton – oni lernis en Tuluza “rifuĝintejo”.

Komuna foto de partoprenantoj de la seminario en Toulouse

Sekvis denove labora renkontiĝo en Trento kaj tuta projekto finis per instruseminario dum la Somera Esperanto-Studado en Liptovský Mikuláš. Oni finis la retkurson, diversajn instrumaterialojn kaj memkompreneble la partoprenantoj observis alian instruistojn dum la evento.

Komuna foto de partoprenantoj de la seminario en Liptovský Mikuláš

Kaj fine, la sesan de septembro estis lanĉita informpaĝo pri la projekto, kie vi trovos instrumaterialoj (por lingvaj niveloj A1, A2, B1, B2 kaj C) kaj retkurson.

Ĉion vi trovos ĉe http://instruado.esperanto.cz/index.php/eo/

Pri la projekto ĉefe zorgas Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu kiunlaboris je tiu ĉi projekton kun sep aliaj organizoj. Danko ankaŭ estas por Ĉeĥa nacia agentejo, kun kiu estis subskribita kontrakto.

Nun estas en plano traduko de tiu ĉi paĝo en la anglan kaj francan, en estonteco poste ankaŭ en la ĉeĥan aŭ slovakan lingvojn.

Resuman, konkludan videon, kiu prezentas skize la projekton en Esperanto, vi trovos ĉi tie:

-mir-


  • publikita 7. 9. 2018
  • 2486 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024