Esperanto sur la oficiala urba retpaĝaro de Břeclav! Peto pri via subteno!

Lige kun la Trilanda konferenco, okazonta 27.-30.9.2012 en la landlima ĉeĥa urbo Břeclav, ni sukcesis, ke sur la oficiala retpaĝaro de la urbo aperis Vorto de la urbestro krom la ĉeĥa, angla kaj germana ankaŭ en Esperanto

Do Esperanto-flago aperas videble tuj sur la enkonduka paĝo. Vidu:

http://breclav.eu/eo/breclav-eo

Tamen origine la urbestro opiniis, ke la teksto tie aperos nur lige kun la aranĝo (celante bonvenigi la partoprenantojn) kaj poste ili supozeble deprenos ĝin. Nia celo estas konvinki, ke Esperanto-komunumo kaj vojaĝantoj vere ekzistas kaj ke por eksterlanda diskonigo de la urbo valoras, se Esperanto-teksto tie restos. Sed tion ni ne povas atingi sen via helpo! Kiel vi povas nin subteni?

Bv. skribi en via propra lingvo (ev. en angla/germana, kiujn li supozeble komprenas) kaj en Esperanto mallongan laŭd/dankletereton, kiu aprezas aperigon de Esperanto-teksto kaj mencias favore ankaŭ la urbon, aldonante ĉe via nomo vian loĝlokon (kaj neĉeĥoj landon).

KONTAKTO al la urbestro:

starosta(heli­ko)breclav.eu,

kaj kopie al josef.hlavnov­sky(heliko)bre­clav.eu (estro de informadiko de la sekretariejo, kiu aranĝis la enretigon) kaj event. en sekreta kopio al cea(heliko)es­peranto.cz (por ke ni havu imagon pri la reeĥoj). Vi ja scias, ke avantaĝo de esperantistoj estas, ke ili ja ne multas, sed vivas en multaj landoj. Do el ju pli da landoj venos al li reeĥoj, des pli li povos esti per faktoj konvinkita pri realeco de Esperanto-komunumo kaj pri utileco de Esperanto. Eĉ vi, kiuj loĝas en foraj landoj, el kiuj vi eble ne planas viziti Ĉeĥion,povas multe impresi la urbestron, ĉar supozeble li ankoraŭ ne havas personajn kontaktojn tie.

Pri la urbo Břeclav vi povas ankau iom ekscii

en Vikipedio kaj en fotogalerio de Esperanto-Muzeo Svitavy Per kelkaj linioj, kiujn vi skribos kaj sendos, vi certe subtenos bonan ideon! Koran antaŭdankon por via helpo!

Amike Pavla Dvořáková, programestro de la Trilanda konferenco
kaj tradukinto de la retpaĝa teksto


  • publikita 19. 9. 2012
  • 1524 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Paŭlo

#1 Paŭlo

Mi jam sendis al urbestro de Breclav leteron en slovaka lingvo kaj Esperanto kun grandaj gratuloj okaze ke multajn homojn kiujn parolas Esperanton povas kompreni kaj uzi ilin por viziti la urbo Breclav

před 12 lety
Paŭlo

#2 Paŭlo

Mi jam sendis al urbestro de Breclav leteron en slovaka lingvo kaj Esperanto kun grandaj gratuloj okaze ke multajn homojn kiujn parolas Esperanton povas kompreni kaj uzi ilin por viziti la urbo Breclav

před 12 lety
Josef Vojáček

#3 Josef Vojáček

Mi ankaŭ sendis leteron al urbestro de Břeclav ĉeĥlingve.
Paŭlo, bunvolu ĝuste uzi la akuzativon!

před 12 lety
Joanna

#4 Joanna

Mi sendis la leteron al la urbestro de Břeclav en la pola kaj esperante.

před 12 lety
Leo

#5 Leo

Mi provis sendi retpoŝtmesaĝon al la adresoj menciataj en la retejo, sed mia mesaĝilo ne kapablas sendi ĝin. Ĝi aperigas averton, ke estas nepermesitaj signoj en la adreso.
Mirigas min, ke en retpoŝtadreso aperas "eu" por landindiko.
Mi reprovis anstataŭiginte "eu" per "cz", tamen ankaŭ sen sukceso.

před 12 lety
Leo

#6 Leo

Ha! Mi sukcesis sendi la retpoŝtan mesaĝon. Mi esti uzinta Esperantan literon en la temlinio de la mesaĝo. Post forigo mi sukcesis sendi ĝin.

před 12 lety
Luigia Oberrauch Madella

#7 Luigia Oberrauch Madella

Sehr geehrter Herr Buergermeister von Breclav, ich gratuliere Ihnen zum Entschluss, auch den esperantosprechenden Leuten die Moeglichkeit zu geben, wenigstens im Geiste mit Ihnen und Ihrer Stadt in Verbindung zu treten. Ich wohne in Parma (Italien) und sende Ihnen ganz herzlich Gruesse.
Luigia Oberrauch Madella
In lingua italiana:
Gentilissimo signor sindaco, mi congratulo con Lei di aver deciso di permettere anche alle persone che parlano la lingua esperanto, di conoscere la Sua bella città. Abito a Parma (Italia) e Le invio cordiali saluti.
Luigia
Und nun in esperanto:
Estimata sinjoro urbestro, mi gratulas vin pro la fakto ke vi decidis permesi ankau al la esperantoparolantoj ekkoni, pere de via ttt-ejo, vian belan urbon. Mi loghas en Parma (Italujo) kaj sendas al vi elkorajn salutojn
Luigia

před 12 lety
Ugo

#8 Ugo

Mi ĵus sendis dankleteron al la urbestro de Breclav en la itala kaj Esperante.

před 12 lety
Gecxjo

#9 Gecxjo

Por mi estas interese konatigxi kun cxarma urbo Breclav.
Supozas, ke homoj el diversaj landoj kiuj posedas Esperanton kun plezuro tralegos informon pri la urbo kaj decidos nepre viziti!
Для меня было очень интересно познакомится с приятным городом Брецлав.
Мне кажется, что люди из разных стран которые владеют Эсперанто с удовольствием прочитают информацию о городе и точно решат его посетить!

před 12 lety
Gecxjo

#10 Gecxjo

Mi sukcesis sendi e-mesagxon, ecx kun aldono de foto, kiun mi "plukis" el retejo kiel konfirmo, ke mi diligente "foliumis" la retejon, kvankam ne cxiam komprenas tekston, malgrau proksimeco de la cxeha al la rusa 8=()

před 12 lety
Slavero

#11 Slavero

Mi sendis la leteron en la rusa kaj Eo. Tamen la kopion sendi ne sukcesis. Tuj mi sendos la kopion al cea(heliko)es­peranto.cz

před 12 lety
Slavero

#12 Slavero

Ve, mi ne sukcesis:(

před 12 lety
Mikaelo Lineckij

#13 Mikaelo Lineckij

Strange, sed la servilo ne akceptas la mesaĝon pro iu sintaksa eraro. Mi ĝin ne vidas... ;-(

před 12 lety
Stanislav Štefan

#14 Stanislav Štefan

Vážený pane starosto! Blahopřeji Vám k podpoře Esperanta. Pomocí tohoto jazyka jsem se seznámil s mojí nynější manželkou, která v Břeclavi maturovala na zdejším gymnaziu.Často jsme do Vašeho města jezdili na maturitní sjezdy.Máte krásné město! Pozdrav z Kladna!

před 11 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024