La filmo "Planlingvo"

Antaŭ kelkaj monatoj Verda Filmejo informis, ke grupo de studentoj de Kolumbia universitato kreis mallongan 15-minutan ludfilmon pri planlingvoj „Conlang: the movie“. Temas fakte pri lingvokonstruistoj kaj amo. Esperanto rolas tie ne la lastan rolon.

La filmo jam furoris en kelkaj filmaj festivaloj kaj ricevis premion.

Konata esperantisto, fondinto de Esperanto-vikipedio kaj aktivisto Chuck Smith aktive kunlaboris kun la kreantoj. Kiel rezulto de tiu kunlaboro en oficiala eldono de DVD-disko kun la filmo aperos subtekstoj en Esperanto. Por financi la eldonon de limigita kvanto de DVD-diskoj la kreantoj de tiu nekomerca projekto okazigis monkolektadon. Se ĝi sukcesos, la subtenintoj ricevos DVD-diskon per poŝto.

Ĉiu povas subteni interesan projekton kaj vere spektindan filmon. Kaj mi invitas vin fari tion, ĉar la filmo vere estas spektinda. Restas nur 20 tagoj.

Oficiala paĝo de la projekto (en la angla): http://www.kickstarter.com/…-edition-dvd

Tie ekde hodiaŭa tago estas filma fragmento kun subtekstoj en Esperanto.

Priskribo en Esperanto kaj kiel mendi DVD-diskon: http://filmoj.net/…gvo-la-filmo

fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


  • publikita 15. 11. 2010
  • 1418 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024