Registraĵoj de la Sekcio de nevidantoj de ĈEA en Ipernitio

En la paĝo de Esperanto-Muzeo Svitavy ĉe la socia retejo Ipernity aperis dum marto 2016 tri registraĵoj el la bunta kaj adminirinda aktiveco de la nevidantoj membroj de ĈEA. Ni invitas vin al ilia aŭskultado!

La unua estas

Legendo pri la princo Bruncvík – atentokapta aventura fabeleca historia rakonto, aperinta en „Malnovaj mitoj ĉeĥaj“ de Alois Jirásek (1850–1930)

(en Esperanto-traduko de Josef Vondroušek)

La ilustritan tekston (por povi pli bone sekvi la sonregistraĵon) vi povas elŝuti ĉi-paĝe sube.


La dua registraĵo estas du ĉinaj rakontoj

(ujgura popolrakonto „Saĝa virino“ kaj moderna rakonto „Oranĝa ombrelo“).

La tekstojn laŭlegas geedzoj Karaš el Kamenice n.L. Aparte admirindas modela flua prezento de Tadeusz Karaš, leganta rekte laŭ la Brajla skribo.

Ambaŭ registraĵoj origine aperis en la gazeto „Aŭroro“, kiun 3foje jare eldonas Sekcio de nevidantoj de ĈEA (en Brajla skribo kaj ankaŭ en sona formo). La aperigo okazis dank al bone disvolviĝanta reciproka kunlaboro kun la ĈEA-estraro.


La 7minuta video alportas mallongigon de bonkvalita koncerto de geedzoj Jelínek, okazinta 7.11.2015 dum la Anstataŭa 15-a ĈEA-Kongreso en Ústí nad Orlicí. Entenatas precipe specimentoj de renesancaj kantoj (en Ĉeĥio bone konataj el la repertuaro de la ensemblo Spirituál kvintet) en Esperanto-traduko de Jiří Jelínek kaj ankaŭ porgitaraj klasikaĵoj (H. Villa-Lobos kaj I.Albéniz).

Por aŭskulti la koncerton KLAKU ĈI-TIE.

Ĉiuj kvar prezentiĝintaj membroj estas profesiaj muzikinstruistoj. La koncerto enhavas kantojn kiuj aperos sur muzika KDo, kiun geedzoj Karaš kaj Jelínek registris kaj kiu estas planata por eldono kadre de ĈEA dum la jaro 2016.

Por fino de aprilo estas planata publikigo de plua registraĵo, nome specimenoj el „Brava soldato Ŝvejk“ de Jaroslav Hašek.

Ĝeneralajn informojn pri la Sekcio de nevidantoj de ĈEA legu ĉi-tie. Kontakto al la prezidanto: Jan Příborský, priborsky (ĉe) volny.cz.

Agrablan aŭskultadon!


Muzea paĝo ĉe Ipernity entenas pli ol 1500 multmediajn dosierojn en pli ol 40 albumoj por via kleriĝo kaj amuziĝo! Ekde januaro 2011 ĝi havis jam 105 000 vizitojn el la tuta mondo! Sub „Fotoj“ estas fotaĵoj kaj videoj, sub „Dokumentoj“ sonregistraĵoj kaj tekstoj). Fotaĵoj, filmoj, sonregistraĵoj kaj artikoloj alireblas ankaŭ por vasta publiko! Tekstaj dosieroj elŝuteblas por senpage reĝistriĝintaj membroj (nur surbaze de nomo kaj retadreso – formularon vidu „ĉi-tie“). La membroj povas ankaŭ libere elŝuti ĉiujn dosierojn en siajn komputilojn.

***

Por viziti la paĝon KLAKU ĈI-TIE!

http://www.ipernity.com/home/181031

El aktualaj albumoj vidu ekzemple: Pasko, Komenio (havanta naskiĝtagon 28.3.) Virinoj en E-movado Beletro tradukita, Vere aŭ fantazie? m(lige al la 1-a de aprilo), dublita filmo pri Ústí nad Orlicí k.a.

Ni ĝojatendas vian viziton!

Pavla Dvořáková


Soubory
pdf LEGENDO PRI LA PRINCO BRUNCVIK.pdf (350.85 kB)

  • publikita 19. 3. 2016
  • 469 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020