Voĉdonu en konkurso de Estraro de Publika Transportado en Varsovio!

Estraro de Publika Transportado en Varsovio decidiĝis malfermi konkurson por nomo, kiu estos uzata por la sistemo de publikaj bicikloj. Inter la proponoj estas ankaŭ nomo en esperanto: Veturilo!

Oni povas elekti el 6 eblecoj, de tio estos elektita tiu nomo, kiu ricevos plej multe da voĉoj!

Por voĉdoni bonvolu iri al la paĝo de Estraro de Publika Transportado. Tie, en suba dekstra angulo vi trovos la voĉdonon (”sonda”). Inter la elekteblecoj estas ankaŭ “veturilo”. Necesas marki ĝin kaj klaki “Głosuj”, kio signifas “voĉdonu”.

Ĉu dum ontaj vizitoj en Varsovio eblos fari Esperanto-ekskurson per veturilo ? Ni vidos!

Voĉdoni eblas ĝis la 25-a de majo, ĝis la deka horo matene. -mir-


  • publikita 22. 5. 2012
  • 1682 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024