Interesaj filmoj: Comprar, tirar, comprar

Per tiu ĉi novaĵo ni ŝatus al vi prezenti novan rubrikon kun nomo „Interesaj filmoj“. En tiu ĉi rubriko ni prezentos al vi interesajn filmojn, kiuj troveblas en interreto kaj estas dubligitaj rekte en esperanto aŭ almenaŭ havas subtekstojn en esperanto.

La unua filmo, kiun ni volus prezenti estas hispana dokumento „Comprar, tirar, comprar“, en esperanto „Aĉeti, foĵeti, aĉeti“. Kiel vi ŝajne jam antaŭsentas, tiu ĉi dokumento estas pri hodiaŭ sufiĉe kutima fenomeno: vi aĉetas novan produkton, ja post 2 jaroj ĝi ne plu laboras, ne ekzistas jam garantio kaj ripari ĝin kostas pli ol aĉeti novan produkton.

Ĉu vi volas scii pri historio de paneiga produktado? Kiel tiu ĉi stranga formo de produktado naskiĝis, ĉu oni batalas kontraŭ ĝi iel kaj kiaj tio influas ekzemple afrikajn landojn?

Dokumento daŭras 52 minutojn, origine ĝi estas en la hispana kaj angla lingvoj kaj por komforta spektado sufiĉas nur klaki sur tiu ĉi ligilo – tiu ĉi ligilo jam aŭtomate montros esperantajn subtekstojn.

Ni kredas, ke vi ŝatos tiun ĉi filmon :) -mir-


  • publikita 6. 12. 2012
  • 1402 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Drahotová

#1 Drahotová

Mi ŝatas tiun filmon kaj dankas pro la prilaboro!

před 11 lety
Jan Pospíšil

#2 Jan Pospíšil

la programado de la paneiga produktado estas tre bona temo, mi gratulas al ĉiuj, kiuj la esperantigon de tiaj bonegaj filmoj faras, tio estas la vojo el la okcident-civiliza krizo, la esper-plena vojo por la iamaj kaj nunaj tria-mondaj landoj, por ke ili ne falu en la saman krizon, ekz. por Brazilo, kie estas Bona Espero

en la komenco aperas verd-litera teksto, malfacile legebla dum tiom da mallonga tempo, jen mi kaptis ĝin por vi:

[750] Aĉeti, foĵeti, aĉeti http://www.universalsubtitles.org/en/videos/DbXw4LBd299r/eo/317510/

"Aĉeti, foĵeti, aĉeti" estas dokumenta filmo de Dannoritzer Cosima pri paneiga programado, tio estas intence redukti la vivo varan por plialtigi la konsumon. Cosima volis esplori kaj disigi la faktojn disde la fikcio de diversaj urbaj legendoj kiujn ŝi aŭdis kiel: la eterna lum-ampolo, aŭtoj sen benzino... kie la rakonto ĉiam finis per konspiro: la malapero de la inventinto aŭ de la aparato. La filmo estas kunproduktaĵo de Article Z (Francio) kaj Media 3.14 (Barcelono), kunfinancita de pluraj kanaloj: Arte (Francio), TVE kaj kataluna televido. Ĝi estis filmita en Hispanio, Francio, Germanio, Usono kaj Ganao (afrika lando kiu iĝis la rubejego de 'elektronika rubo' okcidenta). Aĉeti, Forĵeti, Aĉeti vojaĝas tra la historio de negoca praktiko kiu engaĝas la intencan redukton de la vivo vara por plialtigi la konsumon ĉar, tiel kiel jam eldonis en 1928 influa usona revuo pri reklamado: "varo ne elĉerpebla estas tragedio por negocoj." La dokumenta filmo estas la rezulto de tri jaroj de esplorado, ĝi uzas preskaŭ nekonatajn bildojn. Ĝi donas pruvojn dokumentajn kaj montras la katastrofajn rezultojn naturmediajn kiuj estiĝas el ĉi tiu praktiko. Ĝi ankaŭ prezentas plurajn ekzemplojn de la spirito de rezistado kreskanta inter konsumantoj kaj inkluzivas la analizon kaj la opinion de ekonomikistoj, dezajnistoj kaj intelektuloj kiuj proponas alternativajn manierojn por savi la ekonomion kaj naturmedion. Cosima Dannoritzer kinisto kaj skriptisto estas germanino kiu laboris por televido en Germanio, Britio kaj Hispanio. Ŝi direktis dokumentajn filmojn kiel "Se povus paroli rubo" portreto de Barcelono tra ĝiaj rubujoj.

amike salutas
ingjanpospisil@knihabonaespero.cz

http://knihaBonaEspero.cz

a friend of children at Good Hope
amiko de infanoj en Bona Espero
un amigo de niños en Buena Esperanza

před 11 lety
Hans-Georg Kaiser

#3 Hans-Georg Kaiser

La ligo ŝajne ne plu funkcias... (HGK)

před 6 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024