Kultura programo el la OSIEK-Konferenco - parto 1

Ni alportas al vi film- kaj sonregistraĵojn el la kultura vespero, kiu okazis lunde la 16-an de julio 2012 en la salonego de la Domo de Ottendorfer kadre de la 25-a Internacia Konferenco de OSIEK en Svitavy.


Dum la lunda programo prezentiĝis konata rusa komponistino, pianistino, muzikpedagogino kaj kantistino Elena Puhova, vivanta longdaŭre en Prago, kune kun sia filo Dmitrij Dovĵik.

Ni preparis por vi retligilojn al registraĵoj al kelkaj programeroj. La plejparton realigis Miguel Gutiérrez Adúriz el Hispanio, al kiu ni ĉi-maniere esprimas nian dankon. La reston filmis aŭ teknike preparis Pavla Dvořáková.

Elena Puhova kaj Dmitrij Dovĵik

komponaĵoj

Karavelo

Vi estas la amo

Feliĉas nia dio!

Birdotimigilo

kaj supozeble la plej ŝatata kanto Ĝis (audio).

Dum la vespero prezentiĝis ankaŭ aŭtoro de la tekstoj de la kantoj de Elena Puhova, en Esperantujo bone konagta kaj populara kanzonisto kaj tradukisto Mikaelo Bronŝtejn. Inter unuopaj kantoj li deklamis plurajn poemojn el sia nova antologieto „Trafis min feliĉ‘ estis rusa poeto“ . Pere de registraĵoj vi povas konatiĝi kun almenaŭ du el ili:

Boris Pasternak – Hamleto

Saša Čornyj – Du opinioj

Samuel Maršak – Provizo

La vespero kulminis per kelkaj el liaj kanzonoj. Vi povas dume ĝui almenaŭ unu, nome

Kanto de leganto (kune kun amuza klariga noto el historio de famaj tendaroj de SEJM)

Mikaelo Bronŝtejn

Kun kompleta skiza prezento de la konferenca programo vi povas konatiĝis en sekva mallonga filmeto. Pri la aranĝo informis ankaŭ regiona televido en sia riporto (vidu ĉi-tie).

Registraĵojn el la merkreda internacia kultura vespero ni pretigas por vi.

padv


  • publikita 12. 9. 2012
  • 1219 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

cheap ps4 fifa coins

#1 cheap ps4 fifa coins

Hello just wanted to give you a quick heads up and let you know a few of the images aren't loading correctly. I'm not sure why but I think its a linking issue. I've tried it in two different internet browsers and both show the same outcome.|
cheap ps4 fifa coins http://www.lte24.tv/?document_srl=1438394

před 5 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020