Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola radio

La pli ol 50-jara historio de la Esperanto-redakcio de Pola Radio estas finita. La lasta elsendo estis publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011, kaj pliaj elsendoj ne okazos. La estraro de Pola Radio decidis, ke la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabriela Kosiarska, ekde nun havu aliajn taskojn.

Merkrede, la 2-a de februaro, nenio aperis en la retejo de Pola Radio. Anstataŭe en la Facebook-grupo de la amikoj de Pola Radio aperis la jena informo de Gabriela Kosiarska:

Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska, fonto: http://www.ipernity.com/…arri/2537527

„…Karaj geaŭskultantoj, karaj radioamikoj, hodiaŭ ni havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la Estraro de Pola Radio ekde hodiaŭ mi ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn…“

La tuta artikolo pri la ĉesigo estas legebla en Libera Folio, http://www.liberafolio.org

fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu


  • publikita 4. 2. 2011
  • 1325 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Edward Wojtakowski

#1 Edward Wojtakowski

Ĉu ni serĉu alian radiostacion por esperantlingvaj podkastoj? Radio TOK FM (parencigita kun „Gazeta Wyborcza“, kiu multfoje favore skribis pri Esperanto kaj en 2009 aldonis al sia gazeto 300 mil diskojn pri Esperanto, estas rete aŭdebla en la tuta mondo kaj posedas grandan podkastan fakon http://www.tok.fm/TOKFM/0,89193.html Momente ĉiuj podkastoj estas pollingvaj, sed kiam Radio TOK FM posedos multajn esperantistajn simpatiantojn, certe faros ion por esperantistoj.
Jam kelkdek esperantistoj el diversaj landoj estas ŝatantoj de la fejsbuka paĝo TOK FM http://www.facebook.com/tokfm?v=wall Rimarko por legi kaj skribi komentojn sur tiu paĝo oni elektu kaj klaku „nur aliaj“.

před 9 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2020