Instruista trejnado

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando), ILEI kaj Edukado.net denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigos la la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

La kursaro necesigas partoprenon unufoje en la surloka intensa semajna sesio en Pollando (09–15.09.2023). La sekvaj sesioj okazos rete: du semajnfinaj renkontiĝoj en 2023, 4-taga sesio en februaro 2024 kun aldona ekzameno, kaj denove du semajnfinaj sesioj printempte de 2024. Inter la retaj sesioj la partoprenantoj laboros hejme pri la ricevitaj taskoj, uzante ankaŭ la retejon de Edukado.net kaj konsultiĝos kun la kursgvidantoj. Por fini la studojn necesos pretigi finlaboraĵon pri metodika temo, kies prezento kun la fina kompleksa (teoria kaj praktika) ekzameno okazos en septembro 2024. Aliĝantoj ricevos movadan-diplomon pri instruista trejnado. La trejnado estas specialiĝo de la 3-jaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kio signifas, ke temas pri la plej altnivela instruista trejnado, responda al la universitataj programpostuloj, kun teoria bazo kaj praktiko.

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de Esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 150 EUR por unu semestro.

Informo kaj aliĝo: interlin(ĉe)a­mu.edu.pl aŭ ikoutny(ĉe)amu­.edu.pl.

Limdato: 15.08.2023.

El la Programo

Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Ilona Koutny, Zsófia Kóródy):

  • Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.)
  • Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
  • Instruhelpiloj (tradiciaj kaj modernaj)
  • Taksado kaj ekzamenoj

Esperanta kulturo (Suso Moinhos, Ilona Koutny):

  • Tiklaj punktoj de Esperanto-gramatiko
  • Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de Esperanto-literaturo
  • Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto

Lingva trejnado

Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj:

  • Nuntempaj problemoj de e-movado (Mark Fettes)
  • Nuntempa Esperanta literaturo (Suso Moinhos)

Aŭtoroj de la artikolo: Ilona Koutny, Katalin Kovats


  • zveřejněno 28. 2. 2023, což bylo před rokem
  • od té doby článek otevřelo 344 čtenářů
  • stránku si můžete vytisknout

Komentáře

Miropiro

#1 Miropiro

Proč vidím článek v esperantu v rámci české mutace webu?

před rokem

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024