
La asocia konferenco en Poděbrady 25 – 28 septembro 2026
Vendrede la 25-an de septembro 2026 alveturis al Junularhejmo de Agrikultura Lernejo en Poděbrady ĉirkaŭ kvindek partoprenantoj de la asocia konferenco por partopreni riĉan programon.
Jam vendrede post vespermanĝo atendis ilin tri prelegoj, nome Nemateria kultura heredaĵo (M. Malovec), Arto de Ĉiĉeronado (R. Švejcarová) kaj rememoroj pri UK en Graz. Sekvis vingustumado kaj tabloludoj. La sabata antaŭtagmezo estis jam tradicie dediĉita al la asocia kunveno, kies malfermon partoprenis ankaŭ reprezentanto de la urba magistrato.
Konferenco de ĈEA en Poděbrady 25.-27. září 2026
Raporton pri la agado de ĈEA prezentis la prezidanto Jiří Tomeček, raporton pri la asocia mastrumado la asocia kasistino Anfrea Švubová. La agadon de la kluboj kaj sekcioj skizis Leonarda Chaloupková. La nova ĉefdelegito de UEA kaj prezidanto de la ĉeĥa ILEI-sekcio Milan Kolka parolis ne nur pri individua membreco de UEA, sed ankaŭ pri la graveco de la instruista asocio kaj KER-ekzamenoj.
Post la kunveno M. Kolka faris ankaŭ komunan foton de la partoprenantoj antaŭ la domo.
Posttagmeze ni povis decidi, ĉu resti en konversacia kurso de Fejfi aŭ partopreni promenon tra la banurbo. La promenantoj povis gustumi plurajn fontojn kun minerala akvo, vidis la ĉefan parkon kun multaj banurbaj gastoj, faman florhorloĝon, statuon de Masaryk kaj benkon de Havel, fine ili atingis placon kun monumento de Jiří z Poděbrad sidanta sur ĉevalo. Proksime de tie sub ponto estas aleo Esperanto. De la placo eblis ankaŭ eniri la korton de kastelo kaj poste reveni tra la menciita parko aŭ gustumi ion en multaj restoracioj, kiuj la parkon borderas.
Solenan vesperon vivigis ĉefe la riĉa tombolo.
Dimanĉe matene nia pola gasto Kamil Getka prelegis pri la temo Ĉu Esperanto funkcias kiel etna lingvo?, estis prezentita la venonta konferenco en Vranov nad Dyjí, aprobita la rezolucio kaj la oficiala parto estis fermita.
Sed ĉar la lundo estis ŝtata festo, do feria tago, duono da partoprenantoj restis kaj povis ĝui prelegojn Arto de prezentado (M. Tomečková), Kiel oni povas uzi artefaritan intelekton dum lernado de Esperanto (P. Chrdle), kelkaj rapidaj prezentaĵoj, Arto de tradukado (M. Malovec). Vespere ludo Bingo (V. Pištíková kaj P. Javorík).
Lunde matene ni povis diskuti kiel uzi la artefaritan intelekton en publika informado kaj spertojn pri instruado.