Okazloko - Prago
| 03 |
| 12 |
Prago
Ĉi-foje en Litovio kaj Bjelorusio
Ni invitas vin al la daŭrigo de nia nekutima esplorvojaĝo tra la tempo al la lokoj ligitaj al la vivo de d-ro Zamenhof. Post lia naskiĝurbo Bjalistoko, du vizitoj en Varsovio, kuraclokoj en Malsupra Silezio (Szczawno-Zdrój kaj Duszniki-Zdrój), Krakovo kaj la polaj Tatroj, ni ĉi-foje veturos al Litovio kaj Bjelorusio.
En Kaŭno loĝis la familio de Klara, la edzino de Zamenhof, kaj ŝia patro Aleksandro estis la mecenato de Ludoviko – sen lia subteno tre verŝajne la unua lernolibro de Esperanto eĉ ne estus eldonita, kaj d-ro Zamenhof sekve ne povus dediĉi sin en la necesa mezuro al tradukado kaj al disvolvo de la Esperanto-movado.
En la urbeto Veisiejai la juna Ludoviko post siaj studoj praktikis sian unuan medicinan profesion kaj tie decidis specialiĝi pri oftalmologio. En la nun bjelorusa urbo Grodno li vivis kun sia familio en la jaroj 1893–1897, kaj ĝuste tie, post malfacilaj komencoj, li sukcesis profesie tiom progresi kaj finance stabiliĝi, ke li poste povis reveni al Varsovio.
Pere de historiaj materialoj ni rigardos, kiel la lokoj aspektis tiam kaj kiel nun (kaze de Litovio surbaze de propra fotodokumentado). Ni malkovros, kie loĝis la familio de Klara kaj kia estis la sorto de la domo; ni ekscios, kie tre verŝajne okazis la geedziĝa ceremonio de Ludoviko kaj Klara; kian rilaton al Esperanto havis la gefratoj de Klara; kie en Grodno agadis d-ro Zamenhof kaj kun kiuj personecoj li tie renkontiĝis; kiajn spurojn de Esperanto ni nuntempe trovas en la urbeto Veisiejai, kie la tempo ŝajnas haltiĝinti.
Ĉi-foje, dank’al la subteno de litovaj esperantistoj kaj per helpo de artefarita inteligento, estos alireblaj novaj aŭ preskaŭ nekonataj informoj per traduko el litovaj fontoj.
Panorama de Kaŭno en la 19-a jarcento (fonto)
Supozata daŭro: ĉirkaŭ 40–45 minutoj.
KIE: Esperanto-klubo, Revoluční 5, Praha 1 (supren laŭ la dekstra ŝtuparo al la unua etaĝo kaj poste dekstren ĝis la fino de la koridoro)
KIAM: Komenco je la 17-a horo
Eniro libera
La programo okazas kadre de la aranĝoj por la Zamenhof-Tago (15.12.).
Post la prezento eblos kune kanti, akompanate de ukulelo kaj ritmaj instrumentoj, kelkajn amuzajn kantojn rilatajn al d-ro Zamenhof aŭ al la Esperanto-movado ĝenerale. Inter la jam konataj kantoj estos ankaŭ unu novaĵo.
Surbaze de propraj vojaĝaj spertoj kaj esploroj vin gvidos per bildoj, vortoj kaj kantoj
Pavla Dvořáková el EK La Ponto Písek, pisek @ esperanto.cz
La komentario al la fotoprezento okazos komplete en Esperanto.
Kore bonvenaj estas ankaŭ ne-klubanoj!