Okazloko - Písek
| 03 |
| 4 |
Písek
Seminario Sabla Printempo, okazinta ekde 2006 kaj specialigita pri la temo „Esperanto en interreto“, post dekjara paŭzo ekde 2025 jam triafoje realiĝas kiel unutaga aranĝo kaj ĝia ĉefa temo denove estas
Inter ĉ. 10:00/10:30 kaj 17:00 vin atendas:
aŭdlibroj kaj projektoj por subteni legadon
Kontribuaĵo por lupago kaj necesaj organizelspezoj 100,– CZK (= 4 eŭroj).
La tagmanĝon pagos ĉiu mem, posttagmezaj kafo/teo kaj lunĉeto senpagos.

La urbo Písek situas ĉ. 100 km sude de la ĉefurbo Prago kaj bone trafike atingeblas. El Prago 1 horon peraŭte sur aŭtostrado kaj 70 minutojn per rekta buso de Regiojet.
La urbo mem turisme allogas kaj estas nomata „La pordego al Suda Bohemio“.
Eksterlandaj partoprenantoj bonvenas. La restadon eblas bone kunligi kun vizito de la regiono aŭ de Prago. Ni pretas helpi trovi taŭgan tranokton kaj senpage ĉiĉeroni kaj konsili.
Vidu esperantlingvan filmeton pri la urbo (dublitan dum Sabla Printempo 2010).
Informo en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/98ce5a
Pro limigita kapacito bv. aliĝi ĝis 25.3.2027 (kaze de intereso pri plilongigita restado pli frue) al pisek @ esperanto.cz, de kie vi ricevos pliajn informojn.
Nome de EK La Ponto vin ĝojatendas Pavla Dvořáková.