La 11-an de septembro 2026 pasis ekzakte cent jaroj
de la naskiĝo de la eminenta ĉeĥa operkantisto-baritonisto kaj multjara
entuziasma esperantisto kun bonega lingvoscio, honora membro de ĈEA, Miroslav
Smyčka (1926–2017). Lia nomo estas ligita kaj al la scenejoj de la ĉeĥaj
operejoj, kaj al riĉa kultura agado en la Esperanto-movado enlande kaj
eksterlande. Dank al realigitaj registraĵoj de muzikaj kaj literaturaj verkoj,
lia voĉo aŭskulteblas interrete ĝis nun.
Dum la Universala Kongreso de Esperanto en aŭgusto,
ni alportis al vi informojn rekte el la ejo per la asocia Facebook paĝo. Se vi
ne uzas Facebook, ni resumis ĉi tiujn mesaĝojn sube kun la dato, kiam ili
estis publikigitaj.
La lastatempa malsukcesa komerca negocado inter Usono kaj Kanado ankaŭ tuŝis lingvajn rajtojn. Laŭ la kanada ĉefministro Mark Carney, la usonanoj nekutime postulis, ke la komerca interkonsento inkluzivu limigojn pri la uzo de la franca lingvo en Kanado, kiu estas oficiala lingvo. Carney: „Ni ne pretas cedi pri protektado de la franca lingvo kaj nia kulturo.“