Universala Kongreso de Esperanto Brno 2025

19 - 26
7

Brno


Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2025 okazos en „Brno“ (regiono Moravio), la dua plej granda urbo en Ĉeĥio post Prago. Brno havas 400 000 loĝantojn.

La aliĝilo estas jam hodiaŭ atingebla je paĝaro de UEA!

La kongresejo estos „Mendel-Universitato“, inaŭguro kaj fermo de la kongreso realiĝos en Teatro Janáček, la Nacia Vespero en la burga kastelo Špilberk kaj la Infankongreseto ĉe la digolago (valbaraĵo) de Brno.

Adreso de la kongresejo: Provozně-ekonomická fakulta Mendelovy univerzity, Zemědělská 1665/1, 613 00 Brno (Fakultato de ekonomiko kaj manaĝerado)

El flughaveno veturas buso E76, necesas elbusiĝi en la strato Vlhká kaj daŭrigi per tramo n-ro 9 al haltejo Zemědělská. Tempo de veturo 45 minutoj, la buso veturas ĉiun duonhoron. Eblas ankaŭ taksio, sed la prezo estas multe pli alta. (mm laŭ mk)

Famuloj de Brno

En Brno vivis fondinto de genetiko Johann Gregor Mendel (1822–1884) kaj komponisto Leoš Janáček (1854–1928). Mondfama estas ankaŭ vilao Tugendhat de germana arkitekto Ludwig Mies van der Rohe (1886–1969).

Esperanto en Brno

En la jaro 1901 estis en Brno oficiale aprobita unua esperantista organizo en la tiama Aŭstrio (en la hungara parto de la monarkio aperis samtempe E-organizo en Budapeŝto), kiun elvokis nova lernolibro de Esperanto, kiun en 1900 eldonis Theodor Čejka en moravia urbeto Bystřice pod Hostýnem (la urbo antaŭ nelonge eldonis rememorojn de lia filo, lingvisto Mirek Čejka). Inter la du mondmilitoj Brno famiĝis en Esperantujo per radio-elsendo de Verda Stacio.

Proksime de Brno en la urbo Svitavy troviĝas Esperanto-Muzeo.

Aktualaj informoj estos iom post iom kompletigataj.

  • mm-

Montrite 163x

Soubory
pdf smer_esp.pdf (1.14 MB)
pdf brno-malgranda-gvidlibro-tra-brno-pruvodce-esperanto.pdf (2.32 MB)
pdf Unua_Bulteno_UK2025_Brno.pdf (8.22 MB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024