Dum la Universala Kongreso de Esperanto en aŭgusto,
ni alportis al vi informojn rekte el la ejo per la asocia Facebook paĝo. Se vi
ne uzas Facebook, ni resumis ĉi tiujn mesaĝojn sube kun la dato, kiam ili
estis publikigitaj.
La 2-a de aŭgusto
La unua tago de la Universala Kongreso de Esperanto en Graz komenciĝis je la
15-a horo kun du programoj: Unuafojaj kongresanoj kaj
la UEA-Forumo dediĉita al unu el la kvin elementoj de la
AKIRI-strategio: Administrado. En la forumo, reprezentantoj de
UEA prezentis ĝin kaj diskutis kun la kongresanoj, kiel povas partopreni la
ĝenerala Esperanto-publiko.
Informoj pri Unuafojaj kongresanoj en Brno 2025 ĉi-tie
Vespere okazis la tradicia „movada foirejo“ Movada Foiro. Kio estas Movada Foiro (UK
2025 Brno-retejo)
Universala kongreso estis hodiaŭ oficiale malfermita! Kiun parolis dum la
solena ceremonio?
Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de L. Zamenhof, salutis kongresanoj kun
inter ailaj vortoj ke ni konstruu pontojn anstataŭ muroj, ke dependas de nia
volo se ni decidos konstrui mondon kun pli da paco kaj interkompreniĝo kaj ŝi
prioritigis dialogon antaŭ malamo.
Reĝisoro Michael-Boris Mandirola prezentis la temon de la kongreso: volontulado
en la servo al la daŭripova evoluo.
So Jinsu rememoris la forpasintojn – inter aliaj Roman Dobrzynski, Hans
Michael Maitzen, Rob Moerbeek, Probal Dasgupta.
Novajn honorajn membrojn anoncis Zdravka Boytcheva kaj Seán Ó Riain.
Prezidantino de TEJO Ana Ribeiro invitis al kongresa TEJO programero.
Alessandra Madella salutis nome de ILEI – instruistoj de esperanto.
Katalin Kováts informis pri KER ekzamena centro – ĝis nun 43 sukcesintoj
en 2026. Entute 2931 parolantoj sukcesis en la ekzameno dum la okazado de
KER.
Brian Moon salutis nome de Akademio de Esperanto kaj invitis ĉiuj interesatoj
sendi lingvajn demandojn pri bona uzo de lingvo.
Sennacia Asocio Tutmonda salutis kongresanoj.
Kongresan Universitaton prezentis Francois Lo Jacomo kaj Amri Wandel.
Elke Heinrichs (urbo konsilistino) salutis nome de la urbo Graz.
Nome de Aŭstra Nacia Biblioteko salutis Bernhard Fetz (germanlingve) kaj
Bernhard Tuider (esperantlingve). Aktuale biblioteko zorgas pri pli ol 45 000
esperantaj havaĵoj. Sekvis landaj salutoj dum kiuj Ukrainio ricevis aparte
longan aplaŭdon.
Finfine Fernando Maja Jr. oficiale malfermis la kongreson kun vortoj: “Ni ne
esperas en pli bonan mondon, ni jam laboras ĉe ĝi. Ni estas parto de la
solvo.”
La 4-a de aŭgusto
Dum sabata Movada Foiro kongresanoj povis vidi budojn de
diversaj esperantaj organizaĵoj. Reprezentatoj de organizaĵoj informis pri sia
agado kaj respondis al eblaj demandoj.
Ĉeĥa landa asocio prezentis interalie esperantan muzeon en
Svitavy, YouTube kanalon de Esperanto klubo Brno, Retan Babiladon kaj ankaŭ
invitis al ĉi jara konferenco de ĈEA en Poděbrady.
Manuela Ronco parolis pri sia persona sperto kiel volontulo, ŝi volontulis en diversaj eŭropaj landoj, ŝi vidas volontuladon kiel parton de sia identeco. Volontulado enhavas paradoksojn – laboro en libera tempo, keil mastrumi ĝin de la organizoj, kiel trakti profesiecon kaj neprofesiecon. Unu de efikoj de volontulado estas plifortigado de demokratia kontrolo de decidoj en organizaĵoj.
La 6-a de aŭgusto
En la kongreso renkontas reprezentantoj de landaj organizaĵoj laŭ kontinentoj
en regionaj komisioj. Pri kio ili diskutis en Amerika forumo
kiun gvidis ege sprite kaj vigle kanadano Guy Matte?
En hispanparolantaj landoj kaj Brazilo esperantistoj emas krokodili ĉar ili
ĉiuj konas la lingvon. Situacio estas diversa en Kanado pro anglaj kaj francaj
parolantoj en diversaj regionoj. Prezidanto de USA Brendan Sowers prezentis
jaran raporton. Fernando Maia raportis pri Kubo. Tie ili planis partopreni en
libra foiro, sed estis nuligita pro energia krizo. Fernando malgraŭ la krizo
venis, kunsidis kun multaj diplomatoj, libro instituto kaj UEA nun subtenas
instaladon de fotovoltaaj paneloj al kuba esperantista centro. Brazilo
1907 asocio fondita, kandidatiĝis por UK 2027, Fernando rekomendas festi 26an
Julion kiel tago de eo kaj informi pri tio. Ĉilio pro geografio de la lando
(longeco pli ol 4000 km) uzas retajn renkontiĝojn.
Jarraporto
de usona asocio
La 7-a de aŭgusto
Ĵaŭda ĉeĥa spuro ĉe la Universala Kongreso de Esperanto
Dum ĵaŭdo la elstara ĉeĥa esperantisto Petr Chrdle prelegis pri
Bertha von Suttner, grava figuro de pacmovado kaj la unua ina
Nobel-premiito. Registraĵo de pli malnova versio de la prelego por Esperanto
Brno klubo: https://www.youtube.com/watch?…
Josef Kalčík gvidis la atelieron „Limoj de volontula
agado“, kie partoprenantoj unue grupe kaj poste kune serĉis kio
malhelpas ilin en volontulaj agadoj kaj kio subtenas ilin. La direktoro de la
kongresa temo, Michael Boris Mandirola, partoprenis la lastan parton.
La 8-a de aŭgusto
La 111-a Universala Kongreso an aŭstria Graco estis ĵus solene fermita! Ni
dankas al la organiza teamo kaj ĉiuj helpantoj por eminenta kaj unika
kongreso!
La 10-a de aŭgusto
Ĉe la retejo de Ĉeĥa
landa asocio vi povas legi la rezolucion de la 111-a Universala Kongreso en
Graco kaj ankaŭ la ferma parolado de Fernando Maia jr., la prezidanto de
UEA.
La
fina rezolucio
La
ferma parolado de UEA prezidanto
La 11-a de aŭgusto
Eĉ se vi ne povis ĉeesti la kongreson en Graz, vi povas senti ĝian etoson per
epizodoj de la podkasto Pola RetRadio. Same kiel lastjare la
teamo de Barbara Pietrzak elsendis pri eventoj en Brno, ĉi-jare ili ankaŭ
provizis ĉiutagajn informojn pri la kongreso en Graz. Ni rekomendas ĝin!
https://pola-retradio.org/

pub -jk-