Ferma parolado de Fernando Maia jr. ĉe la 111-a UK

La prezidanto de UEA, Fernando Maia jr. solene fermis la 111-an Universalan kongreson per ĉi tiu parolado:


Estimataj, karaj amikoj, ĉu ni estas feliĉaj?… Ĉu vi ĝojas? Antaŭ unu semajno ni alvenis en Graz plenaj je atendoj – kaj espero. Nun ni prepariĝas por foriri – kaj mi povas diri al vi: kun io same valora. Ĉu vi konscias pri tio, kion ni finfine kunportas el Graz?

Kiam oni demandas min pri tio, kio estas la ĉefa celo de la Universala Kongreso, mi respondas tre simple, ke la ĉefa celo de UK estas la sperto de la kongresanoj, tiel ke ili revenu hejmen ĝojaj. Por multaj el vi ne facilas veni al la UK: tio povas postuli altajn elspezojn, foruzon de raraj ferioj – kaj multe da energio kaj korpa kaj mensa. Tial mi ne nur tre multe respektas vin pro tio, ke vi decidis veni, sed mi ankaŭ zorgas, ke vi, veninte al la UK, fariĝu pli ĝojaj.

La inaŭguro de nia Universala Kongreso komenciĝis interalie per espero. Nun ni fermas per ĝojo. Tio estas perfekta cirklo, ĉar espero estas tio, kio movas nin antaŭen, dum ĝojo estas la konkreta kompreno de tio, ke la vojo – nia vojo, karaj – valoras.

La ĝojo havas plurajn radikojn. Ĝi estas tiu viva sento, kiu venas el la koro. Sed ĝi ankaŭ venas el la konscio pri posedo de io bona. La UK ne konsistas nur el sia programo: ĝi temas ankaŭ pri tiu unika momento, en kiu ni komunigas ion tre specialan kaj al kio ni apartenas.

La ĝojo havas siajn radikojn ankaŭ en la kontento pro la rezulto atingita. Vi multon faris, investis por ĉi tien esti; vi multon preparis kaj realigis por al la UK kontribui: vi pro tiu bela rezulto meritas feliĉi! – Sed fine, karaj, plej potenca estas la ĝojo, kiam ĝi havas siajn radikojn ankaŭ en la sento de dankemo.

Ja se ni hodiaŭ foriras el Graz ĝojaj, tio estas ĉar plurdekoj, se ne centoj, da homoj laboris dum la lastaj monatoj, dum unu jaro aŭ pli, por ke ĉio tio okazu. Oficistoj, LKK-anoj, estraranoj, komitatanoj, komisiitoj, prelegantoj, artistoj, libroservistoj, tradukistoj – volontuloj. Malantaŭ tiu sento de ĝojo troviĝas ies laboro. Kaj eĉ pli: kunlaboro. Harmonia kunlaboro. Ni estu do, karaj, al ĉiuj dankemaj – reciproke dankemaj – tiel, ke tiu nia ĝojo – dankoplena – estu ankaŭ la forta ligo, kiu unuigas nin per reciproka respekto, aprezo kaj amo. Ĝojo tia, miaj karaj, ĝojo tiel kompleta, estas ankaŭ elmontro de kuraĝo kaj rezisto. En epoko, kiu ĉiutage sugestas al ni timi, ni elektis pasigi unu tre specialan semajnon kune, konstruante amikecon vivantan el ĝojo kaj espero. Tio estas forto – kaj refortiĝo. Ja la ĝojo, kiun ni ĉi tie travivas, ne estas fuĝo el tiu vasta mondo, ĝi estas valora ilo por reeniri ĝin.

Miaj karaj: se vi revenas hejmen iom pli esperemaj, iom pli ĝojaj, iom pli kuraĝaj – tiam la Universala Kongreso sukcesis. Kaj se estonte oni demandos al vi, kial vi vojaĝas al Universalaj Kongresoj, vi povos respondi: “ĉar dum unu semajno mi rememoras, kia povas esti la mondo”. Kunportu do hejmen tiujn rememorojn – kaj tiun ĝojon. Kunportu kaj kundividu ĝin – ĉar ĝojo, same kiel Esperanto, ekzistas por esti kundividata.

Dum la inaŭguro de nia UK ni kundividis la ideon kaj konscion, ke ni estas parto de la solvo. Hodiaŭ mi vidas tion eĉ pli klare, ĉar dum ĉi tiu semajno ni ne nur parolis pri pli bona mondo – ni vivis etan modelon de ĝi. Miaj tre karaj! Ni ne adiaŭas. Konektitaj ni estas kaj restas. Kaj nia “ĝis revido” estas nur unu plia ago de nia kuraĝa aktivismo vastigi en la mondon dialogon super perforto; la festadon de nia diverseco; kaj la certecon, ke ni estas homoj kun homoj, anoj de tiu sama ideo, kiu obstine persistas serene kaj nedisrompeble: la ideo de espero, movanta nin antaŭen.

La memoro pri niaj ĝojaj tagoj restu viva en ni kaj estu nia forto ĝis nia venonta renkontiĝo, jen kion mi deziras – mi dankas vin, miaj karaj amikoj, samideanoj: kun vi mi estas ĝoja. Koran, koran dankon!


Fotis: John Huang
pub -jk-


  • publikita 10. 8. 2026
  • 142 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2026